Varmkora akcepto por la Vickonsulo en Burundio

HeKo 416 5-C, 6 jan 10

Komenco bona, ĉio bona: la proverbo povas resumi la unuajn tagojn en Burundio de sen. Marie-France Conde Rey, Vickonsulo de la Esperanta Civito. La akceptado estas tre varmkora ĉie: la afrika Esperantio estas tre malfermita, kaj la lingva nivelo pli ol kontentiga, eĉ se ne jam modela kiel, ekzemple, en Togolando.

Hieraŭ la Vickonsulo vizitis la bienon destinitan al la Civito de Paco, kaj ŝi renkontis gravajn personojn de la Makamba-provinco: la komunuma administranto de Njanza-Lago kaj la prezidanto de la Provinco. Ŝi akiris gravajn bezonatajn dokumentojn, kiujn ŝi volas studi kun la responsuloj de SIPU. Neniu definitiva starpunkto estas ĝis nun alprenita pri la tuta projekto.

La Vickonsulo havis agrablan renkonton ankaŭ kun la esperantistaro de Rumonge, revene el Makambo al la ĉefurbo, Buĵumburo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.