Vatikana protesto pro la "superbombo" de Obama

HeKo 435 2-A, 28 apr 10

La ĵurnalo de la Sankta Seĝo malaprobas la anoncon de Usono disvolvi “tre potencan” armilon, kapablan trafi celon dum unu horo kie ajn sur la planedo. “L’Osservatore Romano” rimarkigas ke la nova etoso de internacia kooperado, precipe en Usono kaj Rusio, kaj la monda ekonomia krizo devintus konduki la mondan superpotencon doni pli da subteno al la evoluigo de la Tria Mondo, prefere ol destini grandajn sumoj al tiu tipo de armiloj.

En sia hieraŭa artikolo, aperinta hieraŭ sub la titolo “La nova amerika superbombo”, ĵurnalisto Giuseppe Fiorentino rimarkigas ke la anonco alvenis kelkajn tagojn post la subskribo, en Prago, de la nova START-traktato inter Rusio kaj Usono.

La ĵurnalo de la Sankta Seĝo evidentigas la kontraŭdiron inter ĉi tiu decido, alprenita de prezidento Barack Obama (Pac-Nobela laŭreato) kaj lia “revo pri mondo liberigita de la nuklea minaco”.

La superbombo, kies evoluprogramo havas la nomon Conventional Prompt Global Strike (Cpgs), estus ĵetita per raketo Minuteman, kapabla flugi je 115 kilometroj de alteco. La projekto ekis sub prezidento George W Bush, sed haltis pro la protestoj de Moskvo.

“L’Osservatore Romano” raportas pri la malkvieteco de Kremlo: “Se la Minuteman uzataj kiel vektoroj transportas ankaŭ nukleajn armilojn, kiel fiksi ke raketo Cpgs ne estas nuklea ekatako?”.

La testoj de la nova armilo startos en 2014. Ĝis 2017 ĝi povus kompletigi la usonan arsenalon. Je tiu dato “certe Obama ne plu estos prezidento. Sed la superbombo povus esti lia heredaĵo” konkludas la artikolo.

(fonto: Blanka grupo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.