“Verda lingvo por verda naturo: subtenebla kaj alternativa turismoj per esperanto” estas la ĉeftemo proponita por la 4a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto, kiun Esperanta Naturamikaro organizas en Malago, 9-13 oktobro 2026: almenaŭ tiun temon pritrakson la inaŭgura parolado de c-ano Giorgio Silfer.
Samloke kaj samdate okazos la kongreso de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kun komunaj programeroj kaj ekskursoj; samdate kaj tute aliloke Kataluna Esperanto-Asocio okazigos sian kongreson. Se du regionaj societoj kaj plia transnacia establo elektis la saman semajnon, evidente temas pri tre oportuna dato: fakte ĝi enhavas libertempon, koincide kun la Tago de la Hispaneco.
Por aliĝi: kulturservo.esperantio.net — atenton! la ekskursojn oni mendas kaj pagas aparte, ĉar ekster la (modesta) programkotizo. Krome, se vi havas la esperantan civitanecon kaj deziras profiti rabaton laŭ la Mutuala Rabata Sistemo, klare indiku ke vi aliĝas tra Esperanta Naturamikaro.