"Verda stelo kaj roza triangulo" jam mendebla

HeKo 758 1-B, 8 mar 21

La specifa antologio “Verda stelo kaj roza triangulo”, realigita de c-ano Giorgio Silfer, estas praktike prespreta: mankas nur 5% de la laboro. Rezultos 120-paĝa libro en formato A5, kun prozo, poezio kaj teatro el dek du aŭtoroj: Kenelm Sturmer, Mason Stuttard, Lajos Tarkony, Nicolino Rossi, Ulrich Matthias, Benoit Philippe, Gerrit Berveling, Ulrich Becker, Etel Zavadlav, Giorgio Silfer, Suso Moinhos, Paulo Silas. Kvar el ili forpasis, el la ceteraj duono havas la esperantan civitanecon.

Pri ĉiu aŭtoro estas literaturkritika studo aŭ intervjuo, plej ofte de Giorgio Silfer. Sed kontribuis ankaŭ aliaj, ĉu rekte (Judit Felszeghy, Stella Meester, Suso Moinhos, Lilia Nikolova) ĉu per teksto aperinta en “Literatura Foiro” aŭ “Femina” (Daphne Lawless, Tiberio Madonna, Ljubomir Trifonĉovski). Anstataŭ enkonduko eblos legi debaton pri la verko, interalie kun invitoj al bojkoto, kiujn neniu vivanta aŭtoro konsideris entute. La bildon en la kovrilo desegnis Tihomir Lovriĉ.

La libro estas mendebla kun forta rabato (nur dek eŭroj plus sendokosto) per la adreso lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net) ĝis 14 aprilo 2021. Poste la prezo estos dek kvin eŭroj. Distribuo ekde majo 2021.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.