"Verda stelo kaj roza triangulo" premieris Budapeŝte

HeKo 776 6-B, 19 nov 21

C-ano Giorgio Silfer prezentis hieraŭ sian verkon “Verda stelo kaj roza triangulo”, antologion el dek du aŭtoroj, okaze de la monata literatura kafejo de la Esperanta PEN en Budapeŝto, kun la organiza helpo de Fajszi Amika Rondo. Interalie ĉeestis la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio.

En sia konversacio kun la publiko la redaktinto prilumis diversajn detalojn post la kulisoj de Esperantio. Ekzemple Mason Stuttard estis maldungita de UEA pro sia seksa inklino, en la 1950aj; nur unu generacion poste samseksemo fariĝis elemento utila por dungiĝi en Roterdamo… Aŭ la terura ŝerco kiun Kalocsay faris al sia satelito Ludoviko Totsche, dum UK 1937… Kaj kial Reto Rossetti ignoris la deklaritan uranismon de Sturmer en lia novelo “Antaŭ stacidomo Victoria”, inkludante ĝin en la antologio “La tridek tri rakontoj”… Al kiu grava esperantisto aludas Etel Zavadlav en sia rakonto pri Panjo?

Estis mencio ankaŭ pri la alia antologio (nur poezia) de Benoit Philippe. Fakte la solaj antologioj pri uranisma temo originale en esperanto estis produktitaj de personoj kiuj havas la esperantan civitanecon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.