Viola triopo je la gvido de FEM

HeKo 768 5-B, 6 aŭg 21

Feminisma Esperanta Movado havis sian asembleon fizike en Svislando, en salono Claude Piron de Kultura Centro Esperantista, sub la tagprezido de sen. Marie-France Conde Rey.

La Asembleo akceptis la posedon de apartamento nomata “Elfonesto”, kies proprieto apartenas al LF-koop. La enspezoj pro la luoj financos la Movadon. Krome ĝi renovigis la proprajn organojn.

Post sekreta voĉdono, rezultis triopo konsistanta el Marie-France Conde Rey, Anna Bartek kaj Perla Martinelli. C-ino Alexandrine Omba el Kongolando estis kooptita kiel afrika reprezentanto. C-ano Roland Eriksson estis konfirmita kiel delegito de FEM ĉe la Forumo de la Esperanta Civito, dum c-ino Agneta Emanuelsson lasis la postenon vaka ĉar elektita al la Senato.

Inter la traktitaj temoj elstaras la redaktado de la rubriko “feminaj paĝoj” en Literatura Foiro kaj la seksa molestado en la esperanto-kongresoj. La Asembleo konfidis al specifa komisiono la preparon de rezolucio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.