Virusproblemoj en kandidataj IJK-landoj

HeKo 728 1-A, 22 feb 20

La grava virusa epidemio origininta el Popola Ĉinio atingis tri el la lokoj kiuj kandidatas por gastigi la TEJO-kongreson en 2021. Jen la informoj laŭ amasmediaj komunikiloj.

En Ukrajno amase protestas la rezidantoj tie kie oni planis kvarantenigi homojn revenintajn el la trafita regiono en Ĉinio. La evakuitojn kaj la akompanantan policon atendis bastonadoj, barikadoj kaj bruligo de pneŭmatikoj. La akcidentoj, kun pluraj vunditoj, igis prezidenton Volodomir Zelensky amare deklari: “Jen la malbona flanko de nia karaktero”.

Alia IJK-invitinta urbo, la siberia Tjumeno, estis elektita por kvarantenigi cent kvardek kvar evakuitojn el la trafita regiono en Ĉinio. Akcidentoj ne okazis.

En Suda Koreio la nombroj da infektitoj kreskadas: ili duobliĝas de tago al tago. La viruso disvastiĝis precipe pro granda religia kunveno, kie homoj amasiĝis kontraŭ gvido de la registaro, proksime al urbo Daegu. Ĉi tiu loko situas en centra parto de la kontinenta Koreio, dum la IJK-invitintoj elektis insulon en la Ĉina Maro, ie inter Ŝanhajo kaj la plej suda parto de Japanio: do plej proksime al Ĉinio, laŭ la korea geografio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.