Zamenhofa Festo ĉe Ledenika

HeKo 522 4-B, 17 dec 12

Trideko da esperantistoj el la urboj Gorna Orjahovica, Karlovo, Loveĉ, Trojan kaj Vraca festis la Tagon de la Esperanta Kulturo kaj la naskiĝan datrevenon de Ludoviko Zamenhof, je 15 kaj 16 decembro 2012 en la naturamika domo de la turisma komplekso “Ledenika”, en la montaro de Vraca.

Prelegis s-ino Sneĵinka Angelova, prezidanto de Esperanto-Societo “Sukceso” en Vraca, sen. Ljubomir Trifonĉovski, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, s-ino Vanja Ĵeljazkova, el la historia muzeo de Vraca, kaj prof. Boĵidar Leonov, prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio.

Dum la bankedo prezidanto Leonov transdonis la banderolon de honora membro de BEA al Sneĵinka Angelova, pro ŝia longjara aktivado kaj okaze de ŝia 70-jariĝo. Por la bona etoso kontribuis la kantistina triopo “Espero” el urbo Trojan.  

La partoprenantoj en la festo vizitis la kavernon “Ledenika” kaj la historian muzeon de Vraca.

Ĉar en la naturamika domo estis ankaŭ grupo de junaj skoltoj kaj en ili vekiĝis intereso al nia lingvo, estas planitaj dum la sekva monato prelegoj de esperantistoj el Vraca.





Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.