Zeki Ergas prelegis en KCE

HeKo 489 5-C, 5 aug 11

La konata PEN-Kluba aktivulo prof. Zeki Ergas gvidis hodiaŭ seminarion pri la lukto kontraŭ paŭperismo en Afriko, kadre de la dusemajna trejnado de kadroj por la Kabinda Respubliko, okazanta ĉe Kultura Centro Esperantista.

Zeki Ergas, inta profesoro en la universitatoj de Berkeley kaj Georgetown, persona amiko de gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, dum dekkvino da jaroj surloke studis la situacion en la nigra kontinento, kaj siajn esplorojn li sintezis en pluraj eseoj kaj verkoj.

“Ni lernis multon pri la perspektivoj de la malriĉeco en Afriko,” diras Joël Batila, kanceliero de Kabindo. “Danke al la profunda kompetento de prof. Ergas, nun ni povas ellabori strategion, aplikeblan kiam la Kabinda teritorio estos finfine sendependa”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.