Zorgiga situacio en Kongolando

HeKo 627 9-C, 23 dec 16

Perturboj pli kaj pli oftaj en la ĉefaj urboj de RD Kongolando, kies nuna prezidento Kabila ne emas lasi la postenon post du mandatoj sinsekve.

“Ni estas kaŝitaj hejme pro la pafo de kugloj. Do la milito okazas en ĉiuj partoj de nia lando. Mi ne scias kion fari! Ĉio fariĝas malfacila en nia lando, ankaŭ ĉar oni malpermesis la interreton” mesaĝis Alexandrine Omba, ĵus elektita senatano de la Blanka Listo. Ŝi instruis esperanton en la lernejo “Anna Paolizzi” de Kinŝaso, iniciatita de pastro Duilio Magnani.

La iama belga kolonio riskas fariĝi unu el la plej malsekuraj landoj en Afriko, multe pli ol Burundio, kie TEJO rezignis kongresi, preferante Togolandon. Nuntempe en Burundio la tensio kreskas precipe je diplomatia nivelo kun Belgio, kiu anstataŭis Germanion laŭ mandato de Ligo de Nacioj post la unua mondmilito, ĝis la sendependiĝo en 1960.

La Konsulo de la Esperanta Civito esprimas grandan zorgemon pro la situacio en la regiono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.