Esperanta Civito

Homilio pri la veraj raŭmistoj

Lastatempe, eble ankaŭ pro interna dinamiko en la krizantaj tradiciaj esperanto-movadoj, ni konstatas ofte mankon de respekto por la vero, kaj kreskantan agresemon, malamon kaj venĝemon. Bedaŭrinde tio pli kaj pli karakterizas gvidantojn de tiuj tradiciaj movadoj, interalie en formo de subteno (de komplica silento ĝis kuraĝigo) al tiuj negativaj tendencoj ĉe siaj personaj amikoj aŭ konatoj.

"Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon" (Jakobo, 3, 18). Sed por fari pacon necesas esti homoj de paco, lernante el la sama epistolo: "Ĉar kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago. Sed la saĝeco, kiu estas plej alte, estas unue pura, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco". Necesas asimili la sep kvalitojn de tiu saĝeco: se ĉiu reĵetus mensogon kaj agreson el siaj intencoj, el siaj vortoj, el siaj agoj, kultivante sentojn de respekto, kompreno kaj estimo al la aliuloj, eble oni ne solvus ĉiujn problemojn, sed almenaŭ povus alfronti ilin pli serene kaj efike. 

Unu el la atakoj kiujn suferas la vero, en nia Esperantio, koncernas la raŭmismon, kaj specife la fakton, ke la Esperanta Civito ne estus la natura rezulto de tiu pensofluo, sed io degenerinta -- kaj tie oni aŭdacas kompari la Evangelion al la katolikismo, aŭ la marksismon al la stalinismo.

Kiam oni demandas, kiuj estas la veraj raŭmistoj, indas rememori ĝuste pri la Evangelio laŭ S. Marko (9, 38): "Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelanta demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin. Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni."

Se iu skribas: "Laŭ mi la Manifesto de Raŭmo dekoble pli gravas ol la Manifesto de Prago, ĉar mi ja estas raŭmisto (kvankam ne civitano, nek alispeca movadano). Tiu dokumento reprezentas miajn kredojn jam de la 1960aj: nur la Manifesto de Raŭmo revivigis mian esperantistecon ĉirkaŭ 1999, kiam mi unue malkovris ĝian ekziston", tiu ne estas malpermesinda, se li efektive "faros miraklon" laŭ la vortoj de la Majstro. En nia kazo, ni ne parolu pri mirakloj, sed pri bonaj fruktoj. Pli aŭ malpli frue, li petos la esperantan civitanecon: neniu altrudu ion al lia libera elekto, ĉar la Civitaniĝo ja estas elekto libera kaj spontana kaj sendependa.

Sed se iu skribas pri degenero, kaj nutras malamon kontraŭ raŭmistoj (do ne kontraŭ ideo, sed kontraŭ homoj), tiu estas falsa profeto, kaj el liaj fruktoj oni lin rekonas. Kiu estas por la raŭmismo, tiu ne povas esti kontraŭ eĉ unu sola el la raŭmistoj. Kaj fakte, neniu el tiuj kiuj mensogas pri raŭmismo, kaj mensogas pri la Esperanta Civito, ĝis nun deklaris sin raŭmisto. Kaj certe li ne praktikas la sep kvalitojn de la saĝeco, kiu estas plej alte, sed en li regas ĵaluzo kaj malpaco. Amen.

(frato Melquíades, OFM)

[HeKo 404 9-A, 28 sep 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0418 s s 
  Total: 0.0554 s s