Esperanta Civito

Bye bye, Andy: vi estas forstrekita

"Ĝis revido, Andy. Vi estas forstrekita." Per tiu lakona mesaĝo el Roterdamo s-ro Andreas Künzli estis hodiaŭ forĵetita el la diskutlisto <uea-membroj>, kie li kutimis kritiki ĉiun kaj ĉion. Post la forstreko, li tiel protestis: "Mi protestas kontraŭ tiu cenzurado kaj anoncas eksiĝon el tiu grupo, same kiel mi konfirmas definitivan eksiĝon el UEA. Krome mi konstatas, ke vi filtris mian omaĝon pri la murofalo de antaŭ 20 jaroj, supozeble pro laŭdira ekstertemeco. Vi per via ago krude traktas la liberecon de la individuaj mesaĝoj. Bonvolu tuj forstreki min kiel ricevanton kaj sendanton de mesaĝoj. Mi ne deziras esti redaktata kaj cenzurata de vi."

La forstreko de Andy Künzli okazis tuj post mesaĝo, kie li primokis la lastan gazetaran komunikon de s-ro Osmo Buller, kaj speciale piloriis la kunprezidantinon de Svisa Esperanto-Societo, s-inon Mireille Grosjean, al kiu li rezervis la suban paskvilon:

"La "koncepto" konsistas en tio, ke ekzemple Mireille Grosjean, kiel videble en la filmo, ĉefe kriaĉas en UN kontraŭ la angla lingvo, ĉerpante iujn hazardajn ekzemplojn el Hindio kaj Sudameriko, laŭ kiuj la koncernaj lingvoj estas minacataj pro la uzo de la angla lingvo. La situacio en Slovakio havas nenion komunan kun la anglalingva kunteksto. Kial Grosjean ne diras, ke tiu leĝo koncernas la hungaran lingvon? (cetere apud ŝi sidas hungardevena esperantisto). Antaŭ ol Mireille Grosjean elpaŝas en forumo kiel UN, ŝi eble unue submetu siajn pledojn al iuj fakuloj, kiuj povas konsili ŝin pri lingvopolitikaj demandoj. (...) Laŭ mi tiu temo ne estas en la kompetenteco de la Esperanto-movado, aŭ se tamen, tiam en iomete alia, pli inteligenta, kaj prefere nefundamentalista formo ol tion faras Mireille Grosjean."

La celtabulo de Andy Künzli (ministro de la esperanta respubliko) estis tamen precipe Osmo Buller kaj ties reklamo pri UEA-filmeto: "En la resto de la filmo temas [pri] elpaŝo de iuj infanecaj stranguloj, kiuj ne nur terure prononcas Esperanton, sed ankaŭ ne vere scias kion diri, supozeble je la plaĉo de Ertl [ankaŭ ministro de la esperanta respubliko] kaj Pietrzak, kiuj tie mem grimace sidas kiel embarasuloj. Kiel la antaŭaj filmoj, ankaŭ tiu estas embarasa ekzemplo de diletanteco kaj prefere ne estu montrita al la "ekstera mondo", eĉ ne al seriozaj esperantistoj." Ĝis revido, Andy. Vi estas forstrekita.

La redakcio ricevis la suban komentarion:

Mi petas korekton de via artikolo. Dum eventuale povus aperi al iu ke li estis forĵetita, kiel la artikolo asertas, fakte ne estis tiel. La artikolo diras ke li petis esti forstrekita post kiam li estis (laŭdire) eksigita, sed tio fakte estis antaŭ ol li estis forstrekita, kaj estis pro lia propra peto ke li estis tiel forstrekita. Tio ne nur estas facile montrebla per la kontrolebla sinsekvo de la okazaĵoj, sed ankaŭ klare atestata de la identeco de la lingvaĵo forstreki/forstrekita. Li petis esti forstrekita, kaj mi plenumis lian peton. Evidente havus nenian sencon ke li petu esti forstrekita, post kiam tio jam okazis. 
Roy McCoy
lista administranto, <uea-membroj>

[HeKo 405 6-A, 7 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0187 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0645 s s 
  Total: 0.0832 s s