Esperanta Civito

Pac-Nobelo por Barack Obama

"Hodiaŭ en Hungario eble ni tostos je la sano de la Pac-Nobela laŭreato per glaseto da abrikota brando" humuris budapeŝta amiko dum telefona interparolo ĉi-matene. Sciante ke abrikoto hungare estas Barack, mi pensis pri prezidento Obama. Estus bizare, se homo preskaŭ nekonata en la mondo antaŭ eĉ ne tri jaroj gajnus la Pac-Nobelon, dum ekzemple la Internacia Civila Servo (fondita de Pierre Cérésole, esperantisto kaj amiko de Edmond Privat) ĝis nun ne ricevis tian agnoskon, kvankam ĝi estas la plej efika apliko de la militrifuzado.

Estas vere ke Barack Obama ĵus rifuzis renkonti alian Nobel-laŭreaton, Dalai-Lama, kio igus groteska la asignon de la Nobelo. Estas ankaŭ vere ke post kelkaj tagoj, aŭ eĉ horoj, la prezidento de Usono aprobos la sendon de pliaj trupoj al Afganio. Sed konsideru, ke en 1938 Adolf Hitler eniris la finan kvinon por la Pac-Nobelo, kaj ke ĉi-jare Silvio Berlusconi mem kandidatis, eĉ kun la akompano de subtena himno, kies refreno sonoras "Vi prezidanto, ĉiam ĉeestanto"... Do kial miri, ke la budapeŝtano divenis?

Evidente la asigno de la Pac-Nobelo ne plu respondas al la kriterioj de Alfred Nobel, embleme reprezentitaj en la du unuaj laŭreatoj, Henry Dunant kaj Frédéric Passy. Nuntempe la norvega parlamento ŝajnas ofte utiligi la premion por fortigi certan personecon, kaj tra ĝi ties politikon. Sed tio pruvas ke la politiko de tiu estiminda ŝtatestro (ĵus vangofrapita en Kopenhago, kie la elekto pri la olimpika ĉefurbo humiligis Usonon, de li persone reprezentatan) spertas malfacilaĵojn pli grandajn ol oni scias aŭ supozas. Tial la ĉi-jara Pac-Nobelo estas pli zorgoveka, ol esperiga.

Giorgio Silfer, membro de Scienca Instituto Dietterle

[HeKo 406 2-A, 9 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0565 s s