Esperanta Civito

ISEB 2009 en Bulgario

Okaze de la Internacia Tago de la Esperanto-Biblioteko (koincide kun la 42a semajno de la jaro) la Vickonsulo pri kulturo kaj informado, Ljubomir Trifonĉovski, kaj la prezidantino de la loka Esperanto-societo "Sukceso", Sneĵinka Angelova, vizitis la direktorinon de la regiona biblioteko en Vraco, Silvija Vrachovska.

Rezulte de la seminario pri la bibliotekoj de la lokaj Esperanto-kluboj (kadre de la 61a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio, en Vraco 6 septembro 2009), la esperantistoj en la urbo donacos al la regiona biblioteko grandan kvanton da libroj kaj periodaĵoj, kaj samtempe la regiona biblioteko starigos konstantan esperantan fakon en sia legsalono de fremdlingvaj periodaĵoj kaj libroj.

Tio oficiale estos promociita ĉirkaŭ la dato 15 decembro 2009, kiam la regiona biblioteko en Vraco omaĝos sian 55an datrevenon kaj la esperantistoj festos la 150-jariĝon de sia Majstro.

[HeKo 406 3-B, 10 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0724 s s 
  Total: 0.0865 s s