Esperanta Civito

La logik' al li mankanta

Marcos Cramer esprimis publike ĉi tiun opinion: "la Esperanta Civito celas al firmigo de la nuna stato de Esperanto kiel lingvo de lingva malplimulto, kaj sekve kontraŭas nian celon de Esperanto kiel internacia lingvo por ĉiuj."

La opinio de s-ro Cramer mankas je logiko, ĉar ĝi starigas nelogikan rilaton de kaŭzo kaj rezulto. Sed unue ni kontrolu, kion efektive celas la Esperanta Civito. Ĝiaj celoj klare rezultas el la Konstitucio, kies artikolo 2 diras:

- Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo-ĉe-Maro en aŭgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996.
- La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco.
- Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj. Teknologiaj kaj financaj rimedoj devas helpi la liberan kaj demokratan evoluon de la civitanoj, kaj ne utili per si mem.

Evidente s-ro Cramer ne konas nian fundamentan leĝon. Ĝi ja priskribas la esperantistaron kiel lingvan grupon, sed per tio ĝi ne preskribas iun specifan rolon por la lingvo mem.

Fakte la raŭmistoj inkluzivas en la esperantistaro ankaŭ la finvenkistojn, nome tiujn kiuj havas "la celon de Esperanto kiel internacia lingvo por ĉiuj". Male, finvenkisto kiel Cramer dezirus ekskludi la raŭmistojn el la esperantistaro: kvazaŭ li celus esperanton kiel internacian lingvon, sed ne por iuj kiuj jam flue parolas ĝin kaj vidas en ĝi kulturlingvon, anstataŭ nura helplingvo; ne por iuj, kiuj evoluas kiel pacama popolo anstataŭ kverelema(j) movado(j); ne por iuj, kiuj flegas transnacian solidarecon kadre de la Pakto, anstataŭ ĉefe turismi en kongresoj ne alireblaj por la loĝantoj de Afriko.

[HeKo 406 4-C, 11 okt 09]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0552 s s