Esperanta Civito

La Kvinpetalo je turnopunkto?

Eksterordinara asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanto de "La Kvinpetalo", fine de oktobro en Bureso. La staĝejo iniciatita de LF-koop (kies simbolo speguliĝas en la nomo), de kelkaj jaroj sen ajna formala ligo kun la kooperativo, frontas malfacilan situacion, unue pro malmultiĝo de staĝanoj, due pro manko de homfortoj por sia funkciado.

Ekde sia fondo en 1985 ĝis 1998 la staĝejon forte subtenis LF-koop, per financaj kaj homaj resursoj, kaj nature per siaj informaj kanaloj kaj peranta reto. Danke al tiu cirkvito, de ekster Francio venis instruistoj, klientoj, helpantoj, ideoj, kaj el Francio la granda laboro de la kooperantoj, unuavice Suzanne Bourot kaj Georges Lagrange. Tiu alfluo de eksterlando tuj ĉesis antaŭ deko da jaroj; dume la francaj kooperantoj retiriĝis, escepte de la du menciitaj, rezidantaj (kaj mem izolitaj) surloke.

La Kvinpetalo tamen daŭrigis sian ekziston, modifinte la originan projekton, kaj spertante mallongan periodon de kvanta ekspansio, lige al la eksterplana aĉeto de pliaj domoj (tiel ke ĝi povus nomiĝi nun Sep-petalo). La malsaniĝo kaj baldaŭa forpaso de Georges Lagrange, kiun sekvis la retiriĝo de liaj partnerinoj, inter 2005 kaj 2008, plus la samtempa formigro de kelkaj esperantistoj el Bureso (plej grava estis la perdo de Johano Rapley), metis finon al tiu ŝajne prospera momento.

En 2009 pluraj staĝoj estis nuligitaj pro manko de aliĝoj, sed la tuta programo suferis malkreskon de vizitantoj: ĝis nun kvindeko da klientoj kontraŭ 18 gvidintoj kaj deĵorintoj en la kuirejo. Proporcie do malpli ol tri klientoj por unu laboranto; por komparo, en KCE dum 2009 estis kvardeko da esperanto-klientoj por kvin deĵorantoj: po sep je unu, ne kalkulante la ne esperantistajn luantojn.

La eksterordinara asembleo de SYM, laŭ prezidanto Brian Moon, estus la okazo por "fundamente pripensi la tutan funkciadon de la asocio, ĝiajn celojn kaj la manieron plenumi ilin, kaj tion farante oni ne timu decidojn, kiuj por iuj el ni povus esti doloraj".

Tio signifas, ke la tuta pluekzisto de La Kvinpetalo en Bureso devos esti konsiderata. La Komitato de SYM ne havas pri tio unuecan vidpunkton, kaj prave ĝi envolvas la Asembleon en la decido.

[HeKo 407 1-A, 18 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0585 s s