Esperanta Civito

PEN-mondkongreso en Aŭstrio

Verkistoj el la tuta mondo, inkluzive de esperantlingvaj, gastos en Linz (Aŭstrio) ekde hodiaŭ pro la 75a PEN-mondkongreso, kiu ĉi-jare inkluzivas la internacian lanĉon de la literaturfestivalo "Libera la Vorto!". Organize de la Aŭstra PEN-Centro, la programo proponas laborgrupojn, debatojn kaj prezentojn fokuse al la graveco de vortoj kaj literaturo, legado kaj verkado, kaj la rajto legi kaj verki, kiel rimedoj por socia kaj kultura kompreno kaj interŝanĝo.

La temo mem de la mondkongreso, "Vortoj, vortoj, nenio krom vortoj...?" konkretigas la esencon de PEN Internacia kaj ties kredon, ke la valoro de vortoj donas enrigardon en aliajn mondojn tra la partumo de historioj kaj spertoj. Ĝi ankaŭ personigas la kredon ke dialogo kaj esprimlibero povas kuraĝigi pli grandan konscion pri malsamaj perspektivoj, donante spacon por malfermi interparolon kiu aliel ne eblus.

Ĉi tiu mondkongreso elektos la novan PEN-prezidanton, post la du trijaraj mandatoj de Jiří Gruša (ĉeĥa literaturo). Post la subita retiriĝo de Amin Maalouf pro grava malsano, restas du kandidatoj: Margaret Busby kaj John Ralston Saul. La unua estas anglalingva verkistino el ganaa deveno, la dua estas romanisto kaj eseisto, prezidinto de la Kanada PEN.

La unua festivalo "Libera la Vorto!" okazanta ekster Londono disvolviĝos en la ĉi-jara eŭropa kultura ĉefurbo 22-24 oktobro 2009. Ĝi proponos eventojn lige inter literaturo kaj scienco, religio, naturo kaj politiko, same kiel fokuson pri la japana Manga-kulturo kaj la rolon de signolingvo en la tekstolegado. Inter la prelegontoj: Adalbert Stifter (Aŭstrio), Daniel Kehlmann (Aŭstrio/Germanio), György Konrad (Hungario), Silvija Hinzmann (Germanio) and Yang Lian (Ĉinio).

"Libera la Vorto!" plu vojaĝos al Meksiko, kiel programero de la 23a internacia librofoiro en Gvadalajaro komence de decembro 2009. Tie alestos José Emilio Pacheco (Meksiko), Claribel Alegría (Nikaragva) kaj Donato Ndongo (Ekvatora Gvineo).

[HeKo 407 2-B, 19 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(22 Requests)
  PHP: 0.2145 s s 
  Total: 0.2275 s s