Preta la plano por la resurekto de "Lingua Verde"
La preparkomisiono de la nova revuo “Arcadia” kunsidis hieraŭ en Belinzono kun la referencaj kunlaborantoj de LF-koop, nome la tie rezidantaj d-ro Tazio Carlevaro kaj c-ano Alessandro Beltramini, interalie por organizi la venontan eksterordinaran Asembleon, kiu transformos la Interlingvistikan Centron al simpla societo laŭ la art. 60 kaj sekvaj de la svisa kodo.