Esperanta Civito

EDE bremsas UMon

Ne okazis la oficiala fondo de la nova partieto "Unu Mondo", sine de la kunveno de Eŭropo-Demokratio-Esperanto en Strasburgo pasintan semajnfinon. Diverĝo inter la germanaj iniciatintoj kaj la franca plejmulto en EDE bremsas la entuziasmon de Ulrich Matthias, kiu amare komentarias:

"En la germanlingva forumo de Unu Mondo iu skribis, ke SAT estas tro franceca kaj ne evolukapabla. Eble io simila validas ankaŭ por EDE. Bonŝance EDE evoluas (jam fondiĝis ankaŭ hungara sekcio) kaj pli internaciiĝas. Mi persone daŭre deziras kunlaboron inter UM kaj EDE. Pro tio mi malĝojis, kiam la prezidanto de la EDE-Federacio, Emmanuel, kontraŭis al komuna prezento de EDE kaj UM en la Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken".

En la diverĝo ludas elementoj parte strategiaj parte psikologiaj. Al la duaj apartenas kaj la ĝis nun milda konfrontiĝo inter malsamaj perceptoj (germana kaj franca) kaj la spiritema, religiema orientiĝo de la UM-gvidantoj: en la provizora estraro de Unu Mondo (ne demokratie elektita, sed kombinita per retmesaĝoj) kvar estas praktikantaj romkatolikoj (unu eĉ koketis kun la ideo starigi la Afrikan Oficejon de IKUE en Kongolando) kaj la kvina estas Martinus-ano. Vidalvide en Francio la gvidantoj estas laikoj: en senco 1 de PIV, larĝigita al radikoj anarkieca kaj antipartisistema.

La strategiaj elementoj parte originas el la psikologiaj: ekzemple EDE daŭre ne subtenas la Traktaton de Lisbono, dum Ulrich Matthias favoras ĝin: "En Strasburgo francaj EDE-anoj emfazis, ke Eŭropo tute ne estas demokratia ... Vidu, pri traktato decidas ŝtatoj, ne homoj ..., -- kaj francoj bruis, kiam mi diris, ke miaopinie nia eŭropa demokratio
jam estas grandioza atingo",
klarigas Matthias. Samtempe la provizora prezidanto de UM kritikas: "EDE-Francio decidis publikigi neniajn opiniojn pri ekonomiaj aŭ socialaj demandoj (dum EDE-Germanio nepre plu volas fari ankaŭ tion, fakte pro influo de tiuj estraranoj, kiuj ŝatas ankaŭ UMon). Sur eŭropa nivelo EDE ĝis nun ne estas decidokapabla pro manko de interna demokratio; teorie germanoj havas tie 1/9 kaj francoj 8/9 de la voĉoj, ĉar germanoj starigis unu kaj francoj ok listojn por la pasintaj eŭropaj balotoj".

La venontaj semajnoj montros, ĉu indas plu umi en EDE... aŭ ĉu Matthias fondos kun sia edzino la novan esperanto-partion en la hejma kuirejo: ja du personoj sufiĉas por tio, en Germanio, li jam avertis. 

[HeKo 407 6-A, 21 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0132 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0551 s s