Esperanta Civito

Lingvopolitiko en "Heroldo de Esperanto"

En la lasta numero de "Heroldo de Esperanto" (2144, 12:2009) reflektoroj al lingvopolitiko, koincide kun la Eŭropa Tago de Lingvoj, sed ne nur: el Strasburgo, Berlino, Stokholmo, Bratislavo kaj Budapeŝto venas pluraj gravaj novaĵoj -- foje bonaj, foje ne. En la unua paĝo, pensiga ankaŭ la informo de prof. d-ro Humphrey Tonkin pri la stato de Esperantic Studies Foundation.

Pluen per novaĵoj el tri kontinentoj: la nova esperantigo de "La Dia Komedio" de Danto prezentita en Italio; Civito de Paco projektata en Burundio; muro en Brazilo kaj jubileo en Kolombio; ARKONES en Pollando kaj instruado plurloke.

Interesa hipotezo de d-ro Giorgio Silfer por klarigi kial esperantismo ne venkis en la dudeka jarcento. Revenas la Funda...komento de André Cherpillod. Humuraĵo de Leen Deij, krucvorta enigmo de La Sfinkso kaj meditaĵo de c-ano Anatolo Gonĉarov.

HdE estas eldonata, posedata kaj administrata de LF-koop. Ĉefredaktoro c-ino Aneto Muhlemann, kongresa redaktoro c-ano Dieter Rooke. Varbekzemplero estas petebla ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 408 1-B, 23 okt 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0583 s s