Esperanta Civito

Cent jarojn post Ivo Lapenna

La 5an de novembro 1909 Ivo Lapenna naskiĝis en Spalato. Loka ĵurnalo estas lia ĉefa kreitaĵo ankoraŭ vivanta. Apuda tombejo gardas memorŝtonon pri li. Sed ne nur pro Ivo Lapenna Spalato meritas viziton.

Karaj esperantistoj, aŭskultu belan novaĵon. Komence de aprilo 2010a en la plej bela urbo de la kroata marbordo aperos speciala gastejo por esperantistoj.

Unusemajna programo inkluzivos restadon en agrabla hejmeca etoso: ses tranoktadoj en belaj ĉambroj kaj po tri varmaj manĝoj tage (kun garantiite frandaj specialaĵoj de la regiono: aparta pretigado ebla por vegetaranoj kaj veganoj).

Kaj krome: trarigardo de la urbocentro (palaco de la romia imperiestro Diokleciano, plenplena de monumentoj kaj interesaj lokoj) en akompano de lerta esperantlingva ĉiĉeronino -- denaska spalatanino; vizito al iu muzeo laŭ elekto de gastoj; vizito al la loka esperanto-klubo; ekskurso al la arkeologia loko de la antikva Salona; vizito al la fama fortikaĵo Klis, kiu defendis la urbon de turka invado; ekskurso al la pitoreska urbeto Epetium (hodiaŭ Stobrec), sub kiu troviĝas la plej pura lazura plaĝo en la tuta Eŭropo; tuttaga promenado tra monto Marjan, kovrita per pinaro kaj cixrkaŭita de naturaj plaĝoj, kiujn turistoj kutime ne kapablas trovi; amuzan vesperon en la originala muzik-klubo "Studio 21"; unika donaco farita de loka pentristo.

Laŭ interkonsento, la programo estos adaptebla al diversaj interesogrupoj: grimpantoj, plonĝistoj, boatantoj sur rapidfluejo.... Individuaj gastoj estas bonvenaj. La kapacito de la gastejo estas limigita: rezervu vian lokon tuj, kaj ĝi atendos vin.

C-ino Etel Zavadlav promesas neforgeseblan feriumadon: vizitu.spalaton@gmail.com

[HeKo 409 2-A, 4 nov 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0621 s s