Esperanta Civito

Heroldo de Esperanto 2089: unua paĝo

Ĉiam en la aktualeco la oka numero de Heroldo de Esperanto en 2006, aperanta kun regula trisemajna kadenco. La unua paĝo enfokusigas la demandon pri la financindo de projektoj en Esperantio, kun analizoj kaj informoj pri "Indiĝenaj Dialogoj" (kiu kaŭzis al UEA perdon de pli ol 17.000 euroj), pri Internacia Televido (kiu ĝis nun elsuĉis eble 25.000 eŭrojn) kaj alio.

Du datrevenoj okupas la fruntan artikolon, respektive internan paĝon: la dek jaroj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, respektive la dek jaroj de la transdono de HdE al nova proprieto (koincide kun la forpaso de Ada Fighiera Sikorska).

Ne mankas artikolo pri futbalo, al kiu HdE dediĉis en 1998 specifan numeron, terminologie tre interesan (kaj ankoraŭ mendeblan, kune kun "Esperanta Songazeto" n-ro 11, kie enestas radiokroniko de futbalmatĉo!).

Al la numero kontribuis per rubrikaj artikoloj André Cherpillod, Marie-France Conde Rey, Leen Deij, Perla Martinelli.

Heroldo de Esperanto estas abonebla ankaŭ tra nia redakcio. Ĝin eldonas, posedas kaj administras LF-koop.

[HeKo 304 6-B, 28 jun 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0466 s s 
  Total: 0.0614 s s