Esperanta Civito

Roterdamo memoris pri Lapenna

Omaĝo al Ivo Lapenna okaze de la centa datreveno de lia naskiĝo estis la ĉefplado de la tago kun nefermitaj pordoj, ĉe la sidejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, 28 novembro 2009: Ivo Lapenna, la konstruinto de la moderna UEA kaj ĝia rekorde daŭra estrarano ekde 1938 (tiam Internacia Esperanto-Ligo).

La ĝeneralan sekretarion (1955-1964) kaj prezidanton (1964-1974) celebris ĉefe du prelegoj de prof. Carlo Minnaja kaj unu de prof. Duncan Charters. Ambaŭ prelegantoj rakontis pli pri personaj kontaktoj prilumantaj iujn flankajn facetojn de Lapenna, kutime malpli konatajn, ol pri la celebrataj agoj abunde priraportitaj en gazetoj.

El la prelegoj aperis altreliefa figuro, kiu certe ankoraŭ meritas plian studadon. Estis prezentita lia tuta verkaro, inkluzive de la ĵusa represo de "Elektitaj paroladoj kaj prelegoj", kiu enhavas du pliajn kompare kun la unua eldono.

La prelegoj de c-ano Minnaja, kiu prezentis ankaŭ interesajn originalajn aŭtografojn kaj filmofragmenton kiu evidentigas la oratoran talenton de Lapenna, aperos en "Literatura Foiro".  Oratoradon inter gejunuloj Lapenna stimulis ankaŭ per la donaco de transira arĝenta pokalo, nun gardata en Roterdamo, sur kiu estis gravuritaj la nomoj de la gajnintoj ekde 1960 ĝis 1973; kaj ĉeestis tri el ili, ĝuste la du prelegantoj kaj Stefan MacGill, nun prezidanto de ILEI.

La tagon partoprenis 120 vizitantoj el dek ses landoj, kun tri estraranoj de UEA. En la sama semajnfino kunvenis la estraro de ILEI, kiu publike detalis siajn programojn. La tagon riĉigis simpatia prezentado de arta grupo Kapriol' (evoluo kaj renovigo de la iama Kajto).

[HeKo 411 3-A, 2 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0642 s s 
  Total: 0.0787 s s