Esperanta Civito

Jen nenio kaj tenu tion forte

La UN-konferenco pri la klimato, ĵus finita en Kopenhago, kontribuis al la lukto kontraŭ la varmiĝo de la terglobo precipe tial ke ĝi frostigis la esperojn de la ekologiistoj, inkluzive de la aktivantaj en la esperanta popolo. Sed se la konkretaj rezultoj estas elrevigaj, la konferenco ŝajnas grava pro aliaj geopolitikaj konsideroj.

Unue, la politika akso de la mondo definitive situas en la Pacifiko, inter la plej juna grandpotenco en la historio de la homaro kaj la plej antikva nacio, kun dek jarmiloj da historio malantaŭ si. Kvankam Usono havas riproĉan konsciencon (per la aŭtoritate velura voĉo de Al Gore), ĝiaj interesoj pri la temo relative konverĝas kun tiuj de Pekino. Kial miri pri tio? Kaj la kapitalismo kaj la komunismo neniam havis grandan respekton por la naturo, ĉar por ili ambaŭ la prioritato estas en la produktado; cele al la profito aŭ al alio, ne tiel gravas -- des malpli nun, kiam Popola Ĉinio iĝis lando de eksperimenta ŝtatkapitalismo.

Due, Unuiĝintaj Nacioj praktike estas nur malplena guŝo, kiun embleme reprezentas la piĝineca akĉento de la angla parolata fare de ĝia ĝenerala sekretario (ha! la koreaj komencantoj de la korifeo de la ŝtona lingvo...). Kun sia regulo de la unuanimeco, UN ekvivalentas al la Pola Reĝolando de la libera vetoo. Nun ni komprenas kial la veraj decidoj fontas ne de la UN-Asembleo, sed de la diversaj G-7, G-8, G-20 kaj precipe de la G-2 supre priskribita.

Trie, la ekologiisma movado estas en grava krizo. Ĝuste la premo de la internaciaj neregistaraj organizoj kondukis al la Protokolo de Kioto en 1997. Dum dek du jaroj, malgraŭ la multiĝo de ties ratifoj, spite al la multiĝo de la sociaj forumoj, eĉ kun la filmo de Al Gore, la ekologiismo perdis terenon. Kial? Parte ĉar ĝi ne kapablis aŭ kuraĝis denunci la novan realaĵon de la ĉina ŝtatkapitalismo, aŭ se ĝi intuiciis tion, ĝi reagis sen la necesa rezisto, kiun ĝi prave rezervis al la fenomeno de la globaliĝo en sia dimensio de revenanta praliberalismo. Kaj ĉi tie ni tuŝas la kvaran punkton.

El tiu fiziokratie parenca liberalismo nutris sin la ekonomikistoj kiuj kondukis (kaj plu kondukas) al la bankrotoj kaj ĝenerala financa krizo. La unua jardeko de la nova jarcento produktis kaj damaĝan polucion kaj danĝeran spekulacion. Ili estas inter si kuplitaj, ili kreskas paralele, ili fortiĝas reciproke. Necesas trovi la vojon por dekupli ilin kaj bridi ambaŭ fenomenojn. Tion la progresemuloj (tiel sur prezidenta seĝo kiel en surplaca manifestacio) ne kapablas ankoraŭ fari.

Giorgio Silfer,
konsulo de la Esperanta Civito

[HeKo 413 2-C, 19 dec 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0192 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0628 s s