Esperanta Civito

Mankas kandidatoj por Greziljono

La Asembleo de la kooperativo posedanta Greziljonon, 16 majo 2009, aprobinte la moralan kaj financan raportojn de la Komitato, decidis eksigi ĝin bloke. El tiu paradoksa decido (aprobi la raportojn kaj tamen forsendi la raportintojn) rezultis ke, ene de ses monatoj, eksterordinara Asembleo elektos la novan Komitaton.

Malgraŭ diversaj alvokoj, por la dek kvin estraraj postenoj ne estas sufiĉe da kandidatoj. Tion oni deduktas el la fakto, ke la Asembleo kunvokita por la 11a de januaro (kaj por la 30a se mankos la kvorumo) ne elektos novan Komitaton, sed voĉdonos pri la propono konfirmi naŭ el la dek kvin eksigitoj (ĉar ses mem eksiĝis intertempe) kaj alelekti dekan membron, en la persono de s-ro François Lo Jacomo. La dedukton konfirmas la fakto, ke estas proponita la redukto de la nombro de la komitatanoj, kiuj iĝus nur dek unu.

Ĉi tiuj du proponoj, same kiel aliaj, situas en oficiala kunvokilo kiun neniu subskribis. Same anonimaj estas la ceteraj proponoj. Oni memoru, ke en la kooperativo jam de jaroj vakas la prezidanta posteno.

Inter la proponoj, du rezolucias: "La societanoj, informitaj pri la malstabila situacio de la societo kaj la diversaj solvoj por ebligi juran reguligon, akceptas ĉian klopodadon por ke la societo reakiru juran personecon. La kompletigita Komitato [fakte malkompleta, ĉar nur el naŭ plus unu membroj] estas komisiita pri jura reguligo de la societo, do pri ĉiuj klopodoj ĉe la Registrejo de la Komerca Tribunalo". Nuntempe do Greziljono ne havas juran personecon. Kio okazis?

La Komitato oficanta en 2001-2002 neglektis reguligi la kooperativon ĉe la komerca registro. La restanta stumpo de la nuna (eksigita) Komitato klopodis ripari la aferon; sed se la komerca tribunalo ne konsentos pri retroaktiva enskribigo, necesos alia proceduro kiu (krom la ĝisnuna honorario de la jura konsilistino) "kostos plurajn milojn da eŭroj". Akcepti ĉi tiun rezolucion povas signifi liberigi la tiaman Komitaton el siaj respondecoj; se oni agus en la intereso de la societo, kaj laŭ justeco, la kostojn de la tuta reguliga proceduro devus pagi la tiamaj komitatanoj, el la propra poŝo.

Iom strangaj estas ankaŭ aliaj proponoj (ĉiam anonimaj), specife por modifi la statuton de la kooperativo. Ekzemple, laŭ la nuna artikolo 10 "Komitatanoj devas esti francaj civitanoj kaj ĝui siajn civilajn kaj politikajn rajtojn"; estas proponite forigi la vortojn "esti francaj civitanoj kaj". Estus pli saĝe anstataŭigi per "esti ŝtatanoj de Eŭropa Unio kaj"; fakte estas dubinde ke la proponita modifo ne kontraŭas la francan leĝon.

Alia modifo koncernas la artikolon 11: la interna estraro (Bureau) devus konsisti nur el tri membroj -- prezidanto, sekretario, kasisto. Sed sen la ofico de vicprezidanto, kaj manke de alia precizigo en la statuto, neniu scias kiu anstataŭas la leĝan reprezentanton de la kooperativo en kazo de neceso.

Sed la plej bizara ideo entute estas proponi statutmodifojn dum daŭras la proceduro por retroaktivigi la enskribigon en la Komerca Registro: kiel eblas enskribigi societon formale laŭ la jaro 2002, se ĝia statuto datiĝas je 2010? Necesus liveri la malnovan statuton, kaj tiam la modifoj eventuale aprobitaj en januaro 2010 estus aŭtomate nevalidaj. Aŭ ĉu iu jam scias, ke la komerca tribunalo respondos negative pri la retroaktiveco?

En la tagordo de la eksterordinara Asembleo estas nenia mencio pri la propono de Feminisma Esperanta Movado aĉeti la kastelon. Kial la anonima(j) kunvokinto(j) ne volas almenaŭ informi la membraron?

[HeKo 414 1-B, 31 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0600 s s 
  Total: 0.0742 s s