Esperanta Civito

Afrika agado de Hans Bakker kaj tiu de UEA

Gbeglo Koffi ĉiam mencias du agadojn: Afrika Agado de Hans Bakker kaj Agado de UEA en Afriko.

Dum la komisiiteco de Hans Bakker la agado de UEA kaŝiĝis en Afrika Agado, ke neniu sciis la diferencon inter ili. Hans tiam rilatadis kun ĉiuj esperantistoj, eĉ kun tiuj, kiujn malamas UEA-gvidantoj, kaj la movado en Afriko kreskis. Li uzadis neniom da mono de UEA, sed propran. Li ankaŭ kampanjis, ke venis donacoj al Fondaĵo Afriko por la laboro. Do entute, ne UEA faris ion por Afriko, sed Hans kun siaj kunlaborantoj, kaj li ŝovis la farintecon al UEA.

La taskoj Esperantaj plenumataj de Togolandanoj estas tiuj de Afrika Agado de Hans Bakker. Tiu ĉi iniciatis la transdonon de la taskoj al afrikanoj, kaj inter ili troviĝas togolandanoj kapablaj. Naskiĝis la afrika oficejo. Cele al kontribuo longdaŭra de tiu ĉi Afrika Agado de Hans naskiĝis Instituto Zamenhof, danke al klopodoj de Hans kaj Koffi. En tiu ĉi instituto plenumiĝis la laboroj ĝis 2005, post la translokado el la domo de Koffi
en septembro 2004. La instituto apartenas ne al Koffi; ĝi estas proprajho de TIETo. Tiu ĉi transprenas la edukan kampon de la landa asocio UTE de Togolando. Plie, TIETo estas ILEI-sekcio kaj ankaŭ establo paktinta por la Esperanta Civito.

La plenumado de la laboroj de AO bone okazadis ĝis la interveno de la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA fine de 2005 por renversi ĉion. Tamen pluiras tute senprobleme en Togolando la laboroj de Afrika Agado, dum la agado de UEA transiris al Benino. Nun pasis jam ses monatoj, kaj ĉiu povas fari sian bilancon. Dum Afrika Centro Esperantista daŭrigas la laborojn de Afrika Agado, Afrika Oficejo en Benino faras la laborojn de UEA en Afriko. Ĉiu observanto de la laboroj mem juĝu.

Tute ne estas skismo en la afrika movado, kiel tion volas la estraro kaj ĝenerala direktoro de UEA. ACE forte laboras, eĉ helpante al AO. Ĝi neniam konkurencas, kaj tion povas provi la estraro kaj ghenerala direktoro, se ili volas nun esti seriozaj kaj honestaj kaj objektivaj.

La movado afrika pluiras la vojon, kiun strekis Hans Bakker, kaj kiun pluiras la togolandanoj transprenantaj laborojn de li. La naskiĝo de la Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo estas nova ilo, per kiu afrikanoj nur iras sian Esperantan vojon, evitante stumblojn kiel eble plej necese.

(KomACE)

[HeKo 305 2-A, 05 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0131 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0402 s s 
  Total: 0.0534 s s