Esperanta Civito

Pli kaj pli bizara la "affaire Orellana"

La skandalgazeto "Libera Folio" anoncis al la mondo ion, kio estis al ni konata jam de la pasinta oktobro; sed kiam temas pri skandaloj, HeKo volonte lasas la prioritaton al alies voĉtubo, kies alvokiĝo estas skandalisma.

La "affaire Orellana" tamen ne estas ankoraŭ tute klara. Unuflanke, Internacia Esperanto-Instituto devus fari oficialan komunikon, se ĝi ne volus perdi sian prestiĝon (kaj tiel nerekte kompromiti la bildon de la Ĉe-metodo). Aliflanke, leviĝas voĉoj defende al s-ro Bernardino Atilio Orellana Rojas, kiu daŭre ĝuas la estimon de kelkaj UEA-funkciuloj, de Meksiko ĝis Nov-Zelando.

Interalie, en la najbara Aŭstralio oficialaj retpaĝoj daŭre prezentas lin kiel direktoron de Internacia Esperanto-Instituto. Ne temas pri esperanto-retejo, sed pri: http://www.atlantium.org/biographies.html Fakte, ekde majo 2007 s-ro Orellana estas "Acting Director of Intercultural Affairs", do speco de vicministro, ĉe la Imperio de Atlantium.

Antiraŭmistoj mokas la alternativan organizan modelon de la Esperanta Civito, plene demokratian kaj indiĝene esperantan, sed ne volas rigardi en sia propra hejmo, ĉe siaj dungitoj aŭ protektatoj aŭ simple similuloj... Kiom da antiraŭmistoj ministras imper-ie kaj ad-ministras malhoneste? A suivre, dirus franclingvanoj.

[HeKo 416 3-A, 5 jan 09]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0606 s s