Censado de la paktintaj establoj 2025
La paktintoj estos censataj kun limdato 30 novembro 2025, fare de la vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, laŭ delego de la Konsulino, sen. Lorena Bellotti.
La paktintoj estos censataj kun limdato 30 novembro 2025, fare de la vickonsulo pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, laŭ delego de la Konsulino, sen. Lorena Bellotti.
Sub la prezido de sen. Giorgio Di Nucci la verda grupo de la Civita Senato kunsidadis telematike dum la lastaj semajnoj (efektive tri el la dek tri verdanoj situas nun samurbe) kun densa tagordo.
Por Sennacieca Asocio Tutmonda la jara kongreso estas pli ol turisma aranĝo plus kunsidoj de gvidaj instancoj: ĝi “esploras diversajn proponojn pri la agado de la venonta jaro kaj vortigas siajn konstatojn kaj dezirojn, konigotajn al la tuta anaro; la Kongreso esprimas pri ĉiuj proponoj sian opinion aproban aŭ malaproban; referendumo findecidas pri ĉiuj proponoj.”
“Momente mi partoprenas en Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiun dimanĉe mi salutis kiel vicprezidanto nome de UEA. Pluraj demandis min, kial mi mem ne estis kandidato por la prezidanteco. Mi ne konas la konsiderojn de la Elekta Komisiono por ne proponi duan kandidaton, despli ke en mia sinprezento en la raporto mi skribis ke principe mi povos laŭbezone plenumi tiun rolon.”
La ĉina korespondanto de la revuo “Monato” lastatempe alvenis al la konkludo ke esperanto ne fariĝos dua lingvo por ĉiuj homoj, kiel revis la iniciatinto Zamenhof — kaj kvankam pri la “revo” de Zamenhof eblus diskuti longe, tamen koncize ni rajtas dedukti ke raŭmismo atingis Popolan Ĉinion kun pli ol kvardek kvin jaroj da malfruo.
El 719 voĉrajtaj deputitoj nur 360 hieraŭ subtenis ĉefkomisarinon Ursula von der Leyen, malaprobante la proponon de malkonfido kontraŭ ŝi, subtenatan de la dekstrema opozicio el secesiemaj suverenistoj; la mocio bezonis du trionojn de la esprimitaj 553, nome 302 jesojn — ĝi ricevis nur 175; dek ok la sindetenoj.
Fine plenumiĝas grava leĝodona procezo en la normaro de la Esperanta Civito rilate al sekureco, nome la apliko de la Direktivo Eriksson-Giordano, aprobita de la Forumo 20 majo 2024.
La 336a numero de Literatura Foiro (aŭgusto 2025) montras maturecon kaj diversecon de la esperanta kulturo, kun ekvilibro inter tradicio kaj novigemo, literatura profundo kaj aktuala sentemo.
Ĉi-semajne longe kunsidis la Kapitulo de la Esperanta Civito, sub la prezido de la Konsulino, sen. Lorena Bellotti; la unuopaj Kapitulanoj koncize raportos al la civitanaro pri sia aktiveco: ĉi tie estas afiŝita la komuniko de la vickonsulo pri financoj, c-ano Giorgio Silfer.
La julia numero de “Heroldo de Esperanto” (2368) dediĉas tutan paĝon al la riĉa programo de la 14a Kultura Esperanto-Festivalo en Ĉaŭdefono, 27 julio — 3 aŭgusto 2025, sed ne la unuan, kie oni renkontas artikolojn pri la rolo de la esperantistaro en la nuna tragika geopolitika konjunkturo.
Kultura Centro Esperantista organizas simpozion en Svislando pri la temo: “Kian esperantiston konstrui? Renkonto pri la instruado de Esperanto”: ĝi estos pli andragogia ol pedagogia, kaj okazos reale, en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, 1-3 novembro 2025.
Laŭ la peto de Hilelista Esperanto-Komunumo (HEK) hieraŭ okazis tuthora Senatokonsulto pri la temo “Zamenhof kaj cionismo”, nome la aktualeco de la Zamenhof-penso vidalvide al la degenero en Palestino. Prezidis la Konsulino, sen. Lorena Bellotti kaj partoprenis kvar aliaj Verdaj kaj du Blankaj senatanoj (neniu grupestro); krome la invititaj vickonsuloj kiuj ne estas senatanoj.