Esperanta Civito

Finance pozitiva 2009 en KCE

Pozitiva saldo de la spezkalkulo 2009 de Kultura Centro Esperantista, malgraŭ la negativa efiko de la ekonomia krizo, sentebla ankaŭ en Svislando. Tio kaŭzis ŝanĝon en la strukturo de la enspezado, kompare kun 2008.

Dum la lastaj jaroj konstante kreskis la enspezoj pro la ne longdaŭra luigo de lokaloj, ĝis rekordo de plus 120% en 2008, kompare kun 2005, tiel ke la proporcio inter donacoj-legacoj-subvencioj kaj la rendimento de la domo evoluis de 4 je 5 en 2005 al 1 je 4 en 2008. La ekonomia krizo tamen draste reduktis la nombron da tranoktoj de profesiuloj kun ne longtempa restado, kaj konsekvence ankaŭ la rendimenton de la nemoveblaĵo. Samtempe, danke al la bona laboro de la Komitato, forte helpata de la organiza konsilisto kaj revizoro, c-ano Giorgio Silfer, la pasinta jaro rekordis pri donacoj-legacoj-subvencioj, tiel ke la proporcio ree inversiĝis al 10 je 9, aŭ 1 je 1, pro malfruo en repagoj fare de la najbara proprietulo.

Al la ŝanĝo de la bilanca strukturo kontribuis ankaŭ la plusoj en la servoj, kiuj ankaŭ forte kreskis (precipe ĉe la rubriko "lingvotestaj sesioj") kompare kun la antaŭaj jaroj, kaj aliflanke la minusoj pro la domflegado, kiu estis la plej intensa el la lasta jarkvino, danke al la kontrakto kun la regio Pro Esperanto.

Estas rimarkinde ke, dum la antaŭaj kvar jaroj, la negoca sumo stagnis inter cent kaj cent dek miloj da svisaj frankoj, dum en 2009 ĝi soris al cent dudek kvin miloj.

Kompare kun aliaj misfartaj kulturcentroj, la sukceson de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono klarigas: a) la kapablo de la administrantoj rentumi la lokalojn per luigo; b) la efektiva utiligo de la nemoveblaĵo dum 365 tagoj jare (oficejoj de kelkaj establoj, precipe KCE mem kaj LF-koop; luantoj kaj gastoj; staĝoj, konferencoj, lingvotestaj sesioj), kun konstanta ĉeesto de almenaŭ unu deĵoranta volontulo; c) la kupliĝo al vigla transnacia reto (la Pakto por la Esperanta Civito), el kiu konstante eblas ĉerpi homajn resursojn kaj klientojn; d) la situo en ne tre granda urbo, sed relative grava ekonomie, kaj ekde 2009 ankaŭ kulture, facile atingebla en la mezo de Eŭropo, kun multe da naturo ĉirkaŭe.

Ni memorigas ke en 1994 la Komitato de KCE (sub la prezido de s-ino Mireille Grosjean) anoncis la baldaŭan malfondon de la Centro. Sub la nova reĝimo, dum dek kvin jaroj la situacio komplete renversiĝis, kaj jam antaŭ dek jaroj KCE sukcesis aĉeti sian propran domon.

[HeKo 417 4-B, 9 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0151 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0403 s s 
  Total: 0.0554 s s