Esperanta Civito

Por Obama Kubo estas la plej riska

Dek kvar landoj formas la novan "Akson de l' Malbono", laŭ iama difino de la usona eksa prezidento Bush. Laŭ la nuna usona administracio, sub la gvido kaj respondeco de prezidento Obama, la plej danĝeraj estas dek du islamaj ŝtatoj, plus unu nur parte islama (Niĝerio), plus unu tute ne islama (Kubo).

Fakte Kubo estas la unua en la listo de la landoj, kies vojaĝantoj devas esti plej rigore kontrolataj okaze de veturo al Usono. Tio signifas ke, laŭ la administracio Obama, ĉiu kubano (inkluzive de ĉiu membro de Kuba Esperanto-Asocio) estas potenciala teroristo.

Pro tiu ne aparte flata klasifiko protestis la ŝtatestro de Kubo, Raúl Castro. Ŝajnas ke neniu esperantisto esprimis sian solidarecon al Kubo, inkluzive de tiuj kiuj partoprenos en la ĉi-somera Universala Kongreso. Ni tamen ne forgesu, ke inter la UEA-anoj estas multaj personaj kultantoj de la ĵusa Pac-Nobela laŭreato, eĉ je estrara nivelo.

(Civitano balotinta por la Ruĝa Listo)

Noto el la Kapitulo: Por ke la tri Civitaj parlamentanoj kun Kuba aŭ Niĝeria pasporto ne estu ĉikanitaj, la Parlamento de la Esperanta Civito neniam estos kunvokita al Usono. Almenaŭ unu simbola respondo el Esperantio. Kaj precedento utila por estontaj kunvokoj.

Sen. Dieter Rooke skribis:
La Ruĝa grupo en la Senato reciprokas tian klasifikon, kaj nomas Usonon ankaŭ terorisma ŝtato.

[HeKo 418 3-C, 13 jan 10]

 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0383 s s 
  Total: 0.0522 s s