Esperanta Civito

SAT-Amikaro pri Greziljono kaj La Kvinpetalo

Tre alarma unua paĝo, kvazaŭ pugno en la stomakon, en la lasta numero de "La Sago", oficiala organo de SAT-Amikaro. Post la fotoraporto de "Heroldo de Esperanto" pri la stato de niaj Esperanto-Domoj, ankaŭ la filio de Sennacieca Asocio Tutmonda en franclingvaj teritorioj malkaŝas la krizan staton de Greziljono kaj de La Kvinpetalo. Laŭ Heroldo, cetere, la krizo ne koncernas ĉiujn Esperanto-Domojn, sed nur la francajn.

"Dum la pasinta agadjaro aparte malabundis la vizitantoj en la du kulturcentroj de Francio, t.e. Greziljono kaj La Kvinpetalo. En novembro disvastiĝis la alvoko de Guy Martin kaj aliaj." memorigas en ĉefartikolo Vinko Markovo, mem komitatano de Societo Yvonne Martinot, posedanta La Kvinpetalon (do certagrade kunresponsa pri la krizo). "Jen do kelkaj ideoj, por eknutri la preparan debaton dum la venonta SAT-Amikara kongreso" daŭrigas Markovo. Li tamen manifestiĝas ne kiel problemsolva, nur kiel problemlistiga; kaj eĉ ne tute trafa en la listigo.

La pli malbona situacio envolvas Greziljonon, ĉar la kastelo estas en pli malbona stato kaj la riparoj pli kostaj ol ĉe la dometoj de La Kvinpetalo. Krome la greziljona kooperativo perdis la juran statuson kaj havas ŝuldojn, dum la financoj kaj la statuso de SYM ŝajnas pli stabilaj. Alivorte: se oni vendus hodiaŭ Greziljonon (ekzemple FEM faris aĉetproponon), oni preskaŭ nur kovrus la ŝuldojn; dum se oni vendus La Kvinpetalon, restus eta kapitalo.

Antaŭ kvin tagoj la eksterordinara membrokunveno de la greziljona kooperativo ne povis okazi, pro neatingo de la kvorumo; la asembleo estas rekunvokita por la 30a de januaro.

[HeKo 418 9-A, 16 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0189 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0397 s s 
  Total: 0.0586 s s