Esperanta Civito

Gbeglo: Afrika Oficejo ne plu ekzistas

Certe nun la estraro de UEA kaj la Centra Oficejo starigas diversajn buĝetojn kaj financajn raportojn de UEA. Ne mankos la parto pri Afrika Oficejo.

Eksterafrikano ĵus vizitis AO en Benino kaj raportis tion, kion Beninaj Esperantistoj jam diris pri la farto de Afrika Oficejo: ĝi tute ne plu ekzistas/funkcias. La AO-ejo estas nun la loĝejo de du-tri ekslernantoj de Codji, kiuj nun studas en kolegio en Lokossa. Unu el ili estas André Gokan, kiu, laŭ informo de Jean Codjo, estas la nuna oficisto de AO. Kion mi ŝatus proponi, tio estas :

1- La komitato de UEA tuj esplorigu pri la funkciado de AO en Benino por juĝi pri la financa raporto 2009 kaj eventuala buĝeto por ĝi en 2010.
2- En la buĝeto de UEA por 2010 la parto AO iru al Fondaĵo Afriko, ke neniom da mono iru rekte al nefunkcianta nuna AO en Benino.

Pri la funkciado de AO, mi jam petis informojn de Jean Codjo, respondeculo pri AO en Afrika Komisiono. Li ne tute respondis miajn informpetojn. Estiĝis korespondado inter li kaj mi. Mi proponis disponigi la tutan korespondadon al aliaj homoj, kion ne povis kontraŭstari Jean. Tial, kiu ŝatus legi tiun korespondadon, tiu ĝin petu de mi.

Kun la espero, ke iom da atento estos donita al tiu ĉi propono pri analizo de la laboroj en AO, mi deziras ĉion bonan al ĉiuj.

(Koffi Gbeglo, UEA-komitatano)

[HeKo 419 2-A, 18 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0585 s s