Esperanta Civito

Ni, mondlokaj civitanoj...


Estas okazanta en Baro (ĉefurbo de Apulio, tio estas la kalkanumo kaj la ergoto de la itala duoninsulo) internacia junulara kongreso organizita de la itala Ministerio pri Junularo: la partoprenantoj venas el naŭdeko da landoj por debati pri la estonteco de la mondo.

La kongreso, 19-21 januaro 2010, artikiĝas laŭ tri ĉeftemoj kaj dekkvino da laborgrupoj. La ĉeftemoj estas: "Perspektivoj kaj defioj por demokratio en globurba mondo", "Media daŭreblo kiel antaŭkondiĉo por homa evoluigo" kaj "La novaj limoj por socia kaj ekonomia evoluigo post la globa financa krizo". La eventoj disvolviĝas en la strukturoj de la specimenfoiro.

Interesa elemento estas la titolo mem de la kongreso, dulingve esperanta-itala: "Ni, mondlokaj civitanoj / Noi, cittadini mondiali-locali" -- la oficiala siglo kaj la kongresa marko utiligas nur esperanton: NMC. Tion atingis neniu finvenkisma asocio, sed unu homo el la skolta movado, esperantano. Li nomiĝas Eduardo Missoni kaj estas la eksa ĝenerala sekretario de monda skolta movado (unu el la tri: ni menciu ke la eksa prezidantino de alia, d-ino Elena Grisafi, estas senatano de la Esperanta Civito). Eduardo Missoni lanĉis organizon nomatan Indaba Network, el kiu fontis la nuna kongreso.

Malgraŭ la nomo en nia lingvo, ŝajnas ke neniu TEJO-ano partoprenas en la aranĝo. Juna bulgarino kiu havas la esperantan civitanecon, kaj restadis lastatempe en Baro pro Erasmus, bedaŭrinde ne povis profiti la inviton, ĉar momente en Londono pro grava kialo. La Esperanta Civito tamen sendis bondeziran mesaĝon.

Hazarda koincido: en la komerca ĉambro de Baro estis registrita iu firmao sub la nomo Esperanto: ĝi neniom rilatis al Esperantio, sed produktis infrastrukturojn por kongresoj.

[HeKo 419 5-A, 20 jan 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0413 s s 
  Total: 0.0549 s s