Esperanta Civito

Gbeglo postulas la kapojn de Buller kaj Corsetti

La togolanda UEA-komitatano Koffi Gbeglo "estas certa, ke ne ĉiuj gekolegoj estas tiom naivaj, ke ili ne malkovras la mensogojn de Renato [Corsetti], Osmo [Buller] kaj Jean Codjo en tiu ĉi afero de Afrika Oficejo en Benino. Temas vere ne pri malvero sed pri pura mensogo lerte preparita kaj flegata de la triopo por trompi UEA-membrojn".

La akre diverĝaj versioj pri la sorto de la filio de Roterdamo en Benino estas jam konataj, same kiel la reciprokaj akuzoj pri mensogado (fakte, en la kazo de la kontraŭuloj de Gbeglo, temus pli blufo rilate al Benino, kombine al la akuzo pri profesia malkompetento rilate al Gbeglo mem). Sed nun la temperaturo en Universala Esperanto-Asocio atingis pli altan gradon.

Daŭrigas komitatano Gbeglo, dumviva UEA-ano: "Tiaj homoj povas neniam ion vere bonan fari al asocio, kiun ili traktas tiel. Por tio mi postulas, ke:
1) Osmo Buller tuj demisiu de sia posteno aŭ la estraro maldungu lin.
2) La komitato malfondu la nunan elektokomisionon konsistantan el Renato Corsetti kaj Ileana Schroder, ĉar ili tute ne nun kapablas trovi kapablajn homojn por la estraro".

Se la Komitato havus prezidanton, ĉi tiu povus simple decidi ke la postulo de kolego Gbeglo ne estas ricevebla, kaj tiel la diskuto estus finita. Se UEA havus (kiel la Esperanta Civito) arbitracian instancon, ĉi tiu estus komisiita esplori la tutan konflikton kaj la Komitato laborus pri siaj taskoj relative trankvile. Manke de ambaŭ, oni atendus ke la komitatanoj aŭ/kaj la estraro sin esprimu pri la (mal)saĝa postulo. Aŭ ke la sagaca estraro efektive komisiu enketon pri Benino, kies kostojn en la fino pagos la malprava: aŭ la denuncinto aŭ la denuncitoj.

Sed estas tre kurioza la reago de la suverena instanco en UEA. Tuj tri komitatanoj (ili ĉiuj estas maturaĝaj eŭropaninoj) proponas meti buŝumon al sia kolego: "ĉu ekzistas iu maniero por halt[ig]i la inundon de insistemajn, kolerigajn leterojn [tiele] de GBELO KOFFI? Mi protestas kaj ne volas jam plu legi pri liaj pretencoj al UEA kaj al la afrikanaj samideanoj. Mi havas seriozajn taskojn kaj multe da laboro, mi ne volas ricevi kelkfoje po tage similajn leterojn". Nu, tiel funkcias la aferoj en tiu medio, ne nur rilate al Afriko.

Almenaŭ unu meriton ili devus agnoski al sia nigra kolego, laŭ ili transformenda al "nigra ŝafo": danke al li du personoj historie en plej akra kverelo kaj reciproka malestimo (kun nekredeble insultaj publikaj esprimoj de Buller pri Corsetti en 2001) tuj formas komunan fronton por defendi sin, se temas pri financoj...

[HeKo 419 9-A, 21 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0130 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0430 s s 
  Total: 0.0559 s s