Esperanta Civito

Afrika numero 2009 de "Heroldo"

La trisemajna informa gazeto pri la esperanta mondo "Heroldo de Esperanto" estas la sola esperantlingva internacia periodaĵo kiu dediĉas ĉiujare tutan numeron al Afriko, kutime la lastan (17an). Laŭ la redakcio, "Afriko meritas tutan numeron pro la multaj novaĵoj kiuj karakterizas la tie kreskantan esperanto-komunumon".

Fakte la plej gravaj eventoj por la afrika Esperantio ĵus okazis ĉe la jarŝanĝo: la 17a Togolanda Kongreso kaj la vizito de la Vickonsulo en Burundio. Evidente HdE dediĉas al tiuj du eventoj preskaŭ la tutan unuan paĝon. Aldone, pliaj detaloj pri la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto.

La du internajn paĝojn okupas precipe la longa kaj detalriĉa retrospektivo de c-ano Koffi Gbeglo pri la Afrika Oficejo, kun la diversaj vidpunktoj. Tie aperas ankaŭ la salutmesaĝoj de Prince Henry Oguinye, de Giorgio Silfer kaj de Osmo Buller al la 17a TEK.

La kvara paĝo enhavas artikolojn pri Niĝerio, Kongolando, Kenjo kaj pri la evoluo de la lingvotestado en Togolando, kadre de la mandato de KCE al TIETo.

La numero estas unika rimedo por ĝisdatigi siajn informojn pri la afrika Esperantio. Al ĝia redaktado kontribuis gec-anoj Adjévi Adjé, Mushoshi Birindwa, Marie-France Conde Rey, Leen Deij, Koffi Gbeglo, Duilio Magnani, Jean Bosco Malanda, Perla Martinelli, Prince H. Oguinye, Dieter Rooke, Giorgio Silfer.

[HeKo 420 7-B, 27 jan 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0139 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0558 s s