Esperanta Civito

Kouablan demisiis de la Afrika Komisiono


Hieraŭ c-ano Antoine Kouassi Kouablan, UEA-ano el Eburio, eksiĝis de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio, post mallonga interŝanĝo de mesaĝoj kun d-ro Renato Corsetti.

Corsetti skribis al Kouablan: "Dankon, Antoine, pro via propono, kiu surface ŝajnas sincera. Tamen mi petas vin kaj viajn samopiniantojn komenci okupiĝi pri divastigo de Esperanto en Afriko kaj pri helpo per mono kaj materialo al la afrikaj esperantistoj, kiuj petas tion, kaj pri informado al neesperantistaj afrikanoj. Kiam tio okazos, mi povos retiriĝi trankvile. Ĝis tiam vi devos elteni min kaj UEA-n kaj la eŭropajn esperantistojn, kiuj provas helpi Esperanton tra Afriko. La vera sendependiĝo de la afrika movado venos kiam afrikaj esperantistoj deziros kaj kapablos mem agi por Esperanto en Afriko."

Al la supra mesaĝo Kouablan respondis: "Ŝajnas ke pro la fakto ke eskterafrikaj esperantistoj subtenas la afrikan movadon finance kaj materiale bedaŭrinde la afrika movado nevole devus esti kontrolata, gvidata kaj eĉ neniu el Afriko rajtas iam kontraŭi ion. Vere via nuna mesaĝo kaj respondo al miaj amikaj proponoj mirigas min, do mi alte diras ke neniam mi pretas aŭ pretos aliĝi al tiuj didaktoraj opinioj kaj faroj. Do mi sincere kaj amike ŝatas nun demisii de la Afrika komisiono. Ĉar mi ege konscias ke iam la ontaj afrikaj generacioj esperantistaj nin juĝos. Do bonvolu gardi vian nunan postenon, sed mi persone demisias de la Afrika komisiono."

En Afriko, la eksiĝo de Kouablan kaŭzis ĝis nun pozitivajn reagojn, interalie de c-ano Prince Henry Oguiniye, prezidanto de la landa asocio en Niĝerio (aliĝinta al la Pakto) kaj UEA-komitatano. Jen lia publika deklaro:

"Hodiaŭ mi estas vere fiera pri vi kiel afrikano kaj kiel frato. Hodiaŭ vi rehavis centojn da amikojn kaj fratojn el Niĝerio. Ekde longe mi kaj aliaj krias pri la diktatoreco en Afriko bedaŭrinde el Europo de unu homo kiu pro kelkaj dekoj da dolaroj donitaj al afrikanoj, insultas, misinformas kaj misdirektas aliajn afrikanojn kaj geamikojn de Afriko eksterlande."

"Ĉu ni havis problemojn dum pli ol 25 jaroj kiam Hans Bakker okupiĝas pri afrika movado kaj eĉ elspezas propran monon por la movado tie ĉi? La respondo estas: ne. Iam mi skribis privatan leteron al Hans ke ni volas aŭdi lian voĉon kaj li respondis ke ne, jam dum centoj da jaroj dum eŭropaj okupiĝo kaj koloniiĝo, ni aŭdas voĉojn de eŭropanoj; ke nun ni devas aŭdi la voĉojn de unu la aliajn. Tio estas voĉo de saĝulo. se vi volas mi kopios tiun mesaĝon al vi."

"Kion ni spertas estis la agadoj de iu frenezulo kies cerbo bedaŭrinde misinformas lin ke li estas Solomon la saĝulo. Li misdirektas UEAn, kreas malamon, malamikecon fakte preskaŭ militon. Nun ni ne povas aŭdi la voĉojn de niaj fratoj, pro kelkdek dolaroj. per sia mesaĝo li konfirmas al vi ke, ĉar li elspezas eŭropajn monojn por kelkaj malriĉaj afrikanoj, li rajtas diktatori, kalumnii, mensogi, dikti kaj kontroli kaj vian cerbon kaj vian animon."

"Nur malinteligentaj homoj kiuj ne havas ilojn inter la piedoj akceptos tion, ni en Niĝerio jam longe diris al Renato: iru al la diablo, ni ne bezonas vin kaj vian monon, ni povas funkcii sen vi. Ĉiu afrikano faru tion. Se vere ekzistas demokratio, tiam oni lasu nin kontrolu niajn aferojn kaj solvu niajn problemojn, alie oni forlasu nin. Kelkaj afrikanoj pro la mono kiun ili ricevadas ne komprenos tion, sed baldaŭ kiam iliaj okuloj malfermiĝas, tiam ili malkovros kiel Adamo ke ili estas nudaj kaj serĉos iajn kovraĵojn. Mi dankas Dion ke vi komprenas tian homon kiel tiun viron Renato. Mi bonvenigas vi al la amika rondo de sendependa afrika movado. Kuraĝon al vi!"


Oni devas reiri al la jaroj 2001-2004, do al la epoko de la publikaj deklaroj de Osmo Buller (en 2004 redungita de Renato Corsetti), de Pasquale Zapelli (en 2008 redungita de Osmo Buller) kaj de Istvàn Ertl por trovi eĉ pli akrajn vortojn pri Renato Corsetti. Nuntempe d-ro Corsetti okupas (kiel siatempe) plurajn postenojn: en 2010 li estas prezidanto de la elektokomisiono de UEA, ĝenerala sekretario de la Akademio de Esperanto, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, komitatano de UEA kaj tiel plu. Pri la rilatoj inter Corsetti kaj afrikanoj, respektive Hans Bakker, HeKo raportis kelkfoje, simple transdonante la opiniojn de la koncernatoj.

Estas aldoninde, ke ankaŭ aliaj subjektoj en Esperantio (ne nur la Esperanta Civito) havas rilatojn kun Afriko, sed neniu spertas la problemojn (la Esperanta Civito eĉ ne spertas problemojn entute) kiuj karakterizas la manaĝerojn de UEA.

[HeKo 421 6-B, 2 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0572 s s