Esperanta Civito

Esperantologia Fakultato 2007 invitas

Ĉiun duan jaron Kultura Centro Esperantista proponas la unusolan Esperantologian Fakultaton en la mondo. En 2007 ĝi disvolviĝos de la 24a de julio ĝis la 3a de aŭgusto, en Ĉaudefono. Okazos kursoj ĉe la katedroj pri literaturo, historio kaj sociologio de Esperantio.

La Esperantologia Fakultato postulas seriozecon kaj lingvan nivelon (almenau B2). La aliĝintoj devas prepari sin per korespondado: la perkoresponda kurso (rete) estas partoprenebla ankaŭ sen posta fizika ĉeesto en la Fakultato, sed ne eblas la inverso, nome iri al Ĉaŭdefono ne partopreninte la preparan kurson, krom esceptaj kazoj.

La limdato por aliĝi al la perkoresponda kurso estas Zamenhof-Tago 2006. Kiuj aliĝas antaŭe, tiuj komencas tuj la preparon.

Ankaŭ malriĉaj intelektuloj kaj studentoj povas kandidatiĝi al la Esperantologia Fakultato: se ili trapasas la selekton, ili povas ricevi stipendion.

La Esperantologia Fakultato estas malfermita al ĉiuj. Afrikanoj kaj Amerikanoj tamen atentu pri la baldau anoncota kalendaro de Esperantologiaj Semajnoj, kun la samaj profesoroj, en la respektivaj kontinentoj.

Por informoj: kce @ esperantio.net

HeKo 305 8-B, 12 jul 06

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0592 s s