Esperanta Civito

Gbeglo respondas al Dasgupta pri lingvopolitiko

Probal Dasgupta verŝis vortojn. Ĉar diskuti kun malplena laborplano estas tempoperde por la tuta Komitato, kiu silentas al li, jen li akuzas aliajn homojn pri sia malsukceso. Kaj li akuzas s-ron Hans Bakker pri io, kion li elpensis. Certe Probal dronas en rivero kaj nun alkroĉiĝas al kanero sur la akvo. La savo tute ne okazos. Nur pri la suba parto de lia mesaĝo [pri la laborplano] al la Komitato de UEA mi ŝatus reagi.

Skribis la prezidanto: "UEA estas ekde la tempo de Lapenna kontraŭ la "kultura genocido", kiel Lapenna nomis ĝin ekde la 60aj jaroj. UEA havas oficialan starpunkton favore al la fortigado de la indiĝenaj lingvoj ĉie, kaj al la uzo de la gepatra lingvo por tia bazlernejado, kian organizas la ŝtata eduksistemo en ĉiu lando. Tial UEA ne povas, same flekseble kiel la individuo Hans Bakker, diri al specifaj afrikaj esperantistoj "Pensu laŭ viaj propraj, evoluantaj kaj laŭpersone diversaj, linioj" kaj de momento al momento adaptiĝi al iliaj surloke intertraktataj starpunktoj. Eventuale UEA povas revizii sian geopolitikan linion; sed tio devos sekvi vastegan pridiskuton en la tuta membraro kaj kun seriozaj geamikoj de la movado kiel François Grin, Tove Skutnabb-Kangas, Robert Phillipson kaj aliaj. Hans estas pli libera ol ni; mi estimas lin, mi multe konversacias kun li, sed mi fakte ne konsentas kun li, ke la gravigo de la ekskoloniaj lingvoj, kiun iuj afrikaj esperantistoj surmerkatigas en sia lingvopolitiko, estas fakte bona por Afriko simple ĉar iuj afrikanoj persone havas opinion favoran al tiu tendenco. Estas aliaj afrikanoj, kiuj volas doni multe pli gravan rolon al la afrikaj lingvoj, kaj kiujn la afrikaj geamikoj de Hans fortenas -- tenas je idea kaj agada distanco. UEA agas por fortigi la manojn de tiuj aliaj afrikanoj." 

Kial Probal povas fari tiun deklaron? Kion li komprenas pri afrikaj lingvoj? Dum la UK en Roterdamo en 2008 lojalulo al UEA-gvidantoj asertis, ke oni lernas Esperanton per afrikaj lingvoj. Ĉu tio estas vera? Mi konfesas al vi, ke mi ne povas skribi en mia gepatra lingvo, kaj estas tiel ankaŭ ĉe multaj aliaj afrikanoj. Iuj el afrikaj lingvoj estas skribeblaj, sed tiu skribado tute ne helpas al la afrikanoj fari ion grandan per la lingvo. Preskaŭ ĉiuj instruitoj en Afriko uzas multe pli la koloniismajn lingvojn ol la gepatran. Tial kiuj diras, ke li verkigas E-lernolibrojn en afrikaj lingvoj, tiuj metas unu sukerpecon en la maron por sukerigi ĝin. Estas perdo de tempo kaj malŝparo de mono. Tiaj homoj nur trompas UEA-membrojn.

Se Probal diras, ke estas du tendencoj inter afrikaj esperantistoj, ke iuj defendas afrikajn lingvojn, dum la aliaj koloniismajn lingvojn, tio estas nur plia pruvo de elpensado de mensogoj por trompi UEA-membrojn. Tiel montriĝas alia pupeca rolo de Probal, kiu bezonas grandan helpon por konsciiĝi pri la realo. Certe li ignoras multon pri Afrika Agado. Jes, li ŝatus pravigi la dividon, kiun UEA-gvidantoj semas en Afriko, sed vere ne sukcesas per tiu ĉi klopodo. Li rapide reiru.

Instituto Zamenhof estas parto de Afrika Agado. En ĝi estas instruata Esperanto, kaj ankaŭ proponata alfabetiga kurso al homoj en la nacia lingvo. Ĉu tio ne signifas, ke ĉiuj siamaniere klopodas por sia gepatra lingvo?

Kara Probal, estas pli bone silenti ol paroli. Vi senkiale akuzas s-ron Hans Bakker pri nenio. Li estas tre talenta homo, kiu tre bone komprenas afrikajn aferojn. Ĉar li ne povis sekvi vin en viaj manovroj, vi nun atakas lin. Certe vi neniam atingos vian celon. Mi estas certa, ke vi rikoltos kion vi nun semas. Iam vi diris al mi, ke vi ŝatus konduti kiel Tagore. Ĉu vi memoras tion, kion mi diris al vi poste?

Ne, via konduto estas tre for de tiu de Tagore. Unue mi estas certa, ke Tagore neniam akceptos esti prezidanto de grupo. Se hazarde tio falus sur lin, li jam demisius troviĝante en la situacio en kiu vi estas nun.

Eble vi ne scias, ke la mono (pli ol 80.000 eŭroj) kiu gluas Renaton [Corsetti] al Agado en Afriko estas donita nur de Hans. Pro tio vi ŝuldas egan dankon al li. Tion bone notu por neniam plu akuzi lin.

(Koffi Gbeglo)

La mesaĝo estis cenzure blokita de la diskutlista administranto. Tial ĝi estis sendita al aliaj adresaroj.

[HeKo 423 5-A, 11 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0582 s s