Esperanta Civito

Karnavalo kun Viktor'

En multaj landoj ni estas en plena karnavala semajno. Taŭga momento por proponi "Versaĵon pri Esperanta civitaneco", kiu povus aparteni al Vladimir Majakovskij, se li vivus nun, verkus en esperanto kaj estus raŭmisto.

Mi lupe
    elmordus
         la finvenkismon.
Naŭzas min
     asocio struktura.
Ruliĝu inferen,
     en nigran abismon 
kiu ajn paperaĉ',
     krom la nura.
En Interret',
     en abunda tekstar' 
ĉasas informojn 
     doktoro Blanke.
Novaĵojn sendas
     esperantistar',
ankaŭ
     Heroldo Komunikas
          senmanke.
Al iuj sciigoj --
     profunda estim',
al aliaj --
     rilat'
          kun kraĉemo.
Imponas,
     ekzemple,
           moŝtula esprim'
pri la monda
     lingvo-problemo.
Kaj nepre
      kun grandega respekto,
kvazaŭ ĝi estus
      premio,
li legas
     pri nova
           vortara projekto
de la Akademio.
Surpriza er'
     en la ret-gazetar',
surpriza
     sensacio
          de l' jar'
miregon kaŭzas
     sur lia vizaĝo:
La Ondo
     jam plaŭ­das 
          ĉe Balta mar'?
Geografia novaĵo!
Kaj sen atent',
     kun malvarma anim',
simile al
     kaprin' ĉe afiŝo,
traglitas li
     artikolojn pri rim'
de Parolemaj
     Griŝo kaj Fiŝo.
Subite
     grimacis
          lia vizaĝ',
kvazaŭ­
     lin tiklus
           diabloj:
sinjoron Blanke
     atingis mesaĝ'
de la
     Paktintaj Establoj.
Li legas,
     kvazaŭ­ ĝi estus
          malben'
de l' sankta tron'
     Vatikana,
aŭ­ temus
     pri kreo
          de Malta Orden'
en diasporo
     cigana.
Reeĥas Peterburg'
     kun aklam':
subtenas nin
     civitan' Anatolo.
Alarmas Blanke
     al Roterdam',
la stabo
     petas lin
          pri artikolo.
Kun kia ĝueg'
     pracelisma mafio
          nin ŝmirus
per merd'
     senindulge
          pro nia
raŭ­misma
     Esperantio,
fondita
     en Sabloneto
          promulge.

Mi lupe
     elmordus
          la finvenkismon.
Naŭ­zas min
     asocio struktura.
Ruliĝu inferen,
     en nigran abismon 
kiu ajn paperaĉ'.
     Krom la nura:
jenas
     la Ĉarto
           en mia man' --
de l' verda Civito
     Konstitucio.
Legu,
     aliĝu,
          kaj vi estos
civitan'
     de Esperantio!

(verkis Viktor Aroloviĉ, 2001)

[HeKo 424 1-A, 15 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0158 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0614 s s 
  Total: 0.0772 s s