Esperanta Civito

"Femina" 21 pri esperantistinoj en la reto

Dosieron pri "Esperantistino en la reto... kia? kial? kiel?" enhavas "Femina" n-ro 21, la unua en la sesa jarkolekto de la revuo posedata de Feminisma Esperanta Movado, administrata kaj eldonata de LF-koop, per la ĉefredakto de sen. Perla Martinelli.

Dum la unua jardeko de la XXI jarcento okazis vera "eksplogo": dekoj kaj dekoj da blogoj en esperanto burĝonis, floris, velkis en interreto. La redakcio de "Femina" esploris la fenomenon rilate al la esperantistinoj, elektante naŭ retejojn prizorgatajn de denaskulinoj (entute tri) kaj aliaj interesaj virinoj. Rezultis unika panoramo pri la esperantistino en la reto.

Sed la unua numero de 2010 koincidas kun la Oka de Marto, al kiu oni dediĉas plurajn paĝojn de la revuo. Sub la kovropaĝa moto "Ĉu fruktas la virinaj rajtoj?" intervenas Blandine Kossivi kaj Chamberline Nguefack pri la situacio en Afriko, Perla Martinelli pri du feminismaj pionirinoj (Olympe de Gouges kaj Mary Wollstonecraft), Leen Deij pri rozaj kvotoj ĉe parlamentaj balotoj, japaninoj kaj koreinoj pri mondmilite sociaj vundoj kiuj ankoraŭ ne cikatriĝis. Interalie la legantoj trovas bonegan tradukon de la "Deklaracio pri la rajtoj de la virino kaj civitanino", tre utilan ankaŭ pro la jura terminologio.

La trimonata revuo estas abonebla kontraŭ 24,- eŭroj: informoj ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 424 2-B, 16 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0425 s s 
  Total: 0.0582 s s