Esperanta Civito

EEU asembleos en Kaiserlautern

Okazos en Kaiserlautern, koincide kun la komuna germana-franca esperanto-kongreso 20-24 majo 2010, la eventuala finkalkulo pro la dokumento kiun Eŭropa Esperanto-Unio sendis al la Komisiono de EU, kun negativa sinteno pri Islamo en Eŭropo (sed ne pri la muzulmanoj, nome pri la specifa etno religie islama vivanta en Bosnio).

Fakte dum sia kunveno en Bruselo pasintan sabaton, tuj antaŭ la starto de la atako en "Libera Folio" kontraŭ EEU ĝenerale kaj la EEU-sekretario aparte, la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio decidis kunvoki la asembleon de la landaj asocioj al tiu germana urbo.

Ŝajnas ke EEU kutimis repagi la kostojn de tiuj delegitoj, ĉar ĝia sekretario, Zlatko Tišljar, nun atentigas ke "ĉi-jare EEU ne ricevis subvenciojn kaj tial ĝi ne povas kovri eĉ parton de la kostoj". La tagordon kaj dokumentaron li dissendos kvar semajnojn antaŭ la kongreso.

[HeKo 424 8-A, 19 feb 10] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0581 s s