Esperanta Civito

Nova retgazeto en Litovio

Ekde oktobro 2008 Antanas Grincevicius, esperantisto el Vilno, iniciatis tiel nomatan "blogon" pri interesaj kaj aktualaj eventoj en Litovio. Esperanto-temoj tie ankaŭ ne estas fremdaj. Efektive, tiu blogo estas altnivela retgazeto pri Litovio kun la titolo "Barelo".

“Barelo” estas imitinda ekzemplo de praktika utiligo de esperanto. Ŝajnas, ke ĝi estas unika en la mondo. Apenaŭ ekzistas io simila en aliaj landoj. La retgazeto estas profesie farita. Ĉiu artikolo (blogero) estas bele kaj trafe ilustrita. En la retgazeto eblas legi interesajn kaj aktualajn artikolojn pri historio, kulturo, naturo, arto, ekologio, ekonomiko, politiko, energetiko, festoj, folkloro, fotografio, lingvo, literaturo, muziko, scienco, sporto k.s. de Litovio -- entute estas 51 ŝlosilvortoj, el ili kvin estas esperanto-rilataj. Ĉiuj artikoloj estas verkitaj de la aŭtoro en flua esperanto. Estas bona ekvilibro de diversaj temoj. Do, la retgazeto ne estas pri nia lingvo, sed simile kiel la revuoj "Monato" aŭ "Kontakto" -- pri diversaj temoj en esperanto.

Ekde la lanĉo de la retgazeto 10 oktobro 2008 ĝis hodiaŭ en ĝi estas publikigitaj 84 artikoloj, el ili 12 estas ligitaj kun esperanto. La retgazeto havas ligojn al aliaj retejoj pri fotoj, tradukado, lingvaj problemoj, diversaj TTT-ejoj, esperantistoj, literaturo, tekstoj, gazetaro, E-radioj k.s. La retgazeto meritas multe pli da atento ol ĝi havis ĝis nun, ĉar pro la modesteco de la aŭtoro gĥ ne estis sufiĉe reklamita. La slogano de la retgazeto estas: "Por eldiri la opinion ne serĉu barelon sur bazara placo...". La retadreso de la redaktoro de “Barelo”: grinanta@gmail.com.

(Povilas Jegorovas)

[HeKo 425 2-A, 20 feb 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0541 s s