Esperanta Civito

En 2009 LF-koop progresis finance


Tute nova financa panoramo post 2009 por Kooperativo de Literatura Foiro, kies ĝenerala Asembleo kunvenos ĉi-monatfine. La ĉefa pozitiva novaĵo estas la forta kresko de la kapitalo, ĝis 2008 limigita je dek mil svisaj frankoj de kooperativaj akcioj, plus la stokitaj varoj. Ekde 2009 LF-koop proprietas ankaŭ malgrandan apartamenton, danke al la investo de du kooperantoj, kiuj ĝis la morto de ambaŭ posedas la koncernajn aktivojn kaj pasivojn, sed almenaŭ la kadastra valoro jam aperas en la bilanco.

Krome la apartamento, situanta en Ĉaŭdefono kaj administrata de la regio Pro Esperanto, produktas fiksan renton ĉiumonate, utilan por LF-koop en periodoj de financa malfluso, por kovri la ĉiumonatajn elspezojn pro la eldonado de periodaĵoj, kiujn LF-koop repagas okaze de financa fluso.

La dua pozitiva novaĵo estas la ekvilibrigo de la spezkalkulo: post tri malfacilaj jaroj, pro la altiĝo de la poŝtaj tarifoj en Bulgario, LF-koop atingas eĉ (modestan) profiton. La sukceso dependas de la efiko de la rimedoj aplikataj por bremsi la kostojn, de la iometa kresko de la abonoj kaj de la iometa senvaloriĝo de la levo (la gazetoj estas ĉiuj produktataj kaj ekspedataj en Bulgario, escepte de la kajero "Homarane"). La sola revuo deficita estas "Femina", kies enspezoj nun atingas 80% de la elspezoj -- en 2008 ili atingis 50%, en 2007 nur 40%; la unuaj du jarkolektoj estis finance ekvilibraj danke al subvencioj de ekstereŭropano kiu havas la esperantan civitanecon kaj de establo aliĝinta al la Pakto.

La negoca sumo dum la lastaj jaroj stabilis inter sepdek kvin kaj okdek miloj da svisaj frankoj. Kompare kun Kultura Centro Esperantista tio egalas (en 2009) al du trionoj, dum la fortuno en nemoveblaĵoj proporcias kiel unu je sep.

La Administran Komitaton de LF-koop prezidas c-ano Marc Hiltbrand; en ĝi membras ankaŭ c-inoj Marie-France Conde Rey, Mariola Jobin kaj Perla Martinelli. Tre gravan helpon donas ankaŭ c-ano Giorgio Silfer, revizoro.

[HeKo 425 5-B, 22 feb 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0437 s s 
  Total: 0.0596 s s