Esperanta Civito

Komparo inter balotsistemoj en Esperantio

La balotsistemo de la Esperanta Civito forte diferencas de tiu en Universala Esperanto-Asocio kaj Sennacieca Asocio Tutmonda.

La unua grava diferenco situas en la plureco. Por la suverena instanco (la Senato) kandidatas pli ol unu listo: du en 2001, tri en 2006; kaj tiuj listoj devas esti kuplitaj al propraj, konkurencaj programoj. En UEA kaj SAT estas nur unu listo de kandidatoj, kaj ĝi ne prezentas propran programon.

La civitanaro elektas ĉiujn dek naŭ membrojn de la Senato, inkluzive de la Konsulo, do la Civita prezidanto. La individua UEA-anaro elektas nur dekonon de la Komitato, kaj tute ne partoprenas en la elekto de la prezidanto, rezervita al la Komitato. La SAT-anaro elektas ĉiujn ok membrojn de la Plenum-Komitato, sed ne la prezidanton.

En la Esperanta Civito en preciza tago (la 15a de decembro) funkcias dekkelkaj balotejoj, laŭ la mondareoj. Tiuj balotejoj estas publikaj: en ĉiu estas urno, kien oni metas la balotilojn ricevitajn per poŝto el la civitanaro de la koncerna areo plus tiujn de la civitanoj kiuj fizike voĉdonas en la balotejo. La unuopaj balotprotokoloj estas senditaj al la Kortumo, kiu adicias la rezultojn kaj publikigas ilin, tiel ke ĉiu balotejo povas kontroli ĉu okazis eraro. Male, kaj en UEA kaj en SAT estas nur unu balotejo (en Roterdamo respektive Parizo) al kiu la tuta membraro sendas siajn balotilojn: tial eventuala trompo estas malpli preventebla.

La rezulto de la baloto estas proklamita de la balotkomisionoj, ĉe UEA kaj SAT. En la Esperanta Civito necesas ankaŭ la aprobo de la Forumo.

Ĉe UEA la estraron fabrikas la elekta komisiono. Ĉe la Esperanta Civito la Kapitulon elektas la tuta civitanaro, en la personoj de la Konsulo kaj Vickonsulo. Poste la Konsulo libere aldonas pliajn vickonsulojn, sed la Senato povas devigi lin eksigi iun ajn el tiuj nomumitoj.

Necesas aldoni, ke kaj SAT kaj la Esperanta Civito havas propran arbitracian instancon, al kiu sin turni okaze de balota defraŭdo, dum UEA ne havas. Tamen la Civita Kortumo estas tute sendependa de la Senato kaj Kapitulo, dum en la konfliktokomisiono de SAT la ekzekutivo havas influon.

Eblas konkludi ke nur en la Esperanta Civito la balotmekanismo estas kaj plene demokratia kaj ŝirmita kontraŭ defraŭdo.

[HeKo 426 9-C, 1 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0207 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0635 s s