Esperanta Civito

Vizito en la Muzeo de la Ludoj

Kultura Centro Esperantista rekomendas la viziton en esperanto de la Muzeo de la Ludoj (La Tour-de-Peilz, Svislando) dimanĉon la 6an de junio 2010. Momente estas deko da partoprenontoj; ĝis 15 d-ro Francesco Reale organizos unu grupon, se estos pli ol 15 personoj li gvidos du grupojn.

Novaj partoprenontoj povas sin anonci kontaktante lin aŭ­ uzante la saman retpaĝon por elekti la daton, skribante nomon, urbon el kie oni venos, retadreson kaj telefonnumeron, tiel ke la muzeo povos rekontakti la partoprenontojn se necese: http://www.doodle.com/chucrf2cvnzaatbh

D-ro Reale rememorigas la programon: rendevuo je 14h00 en la Muzeo; 14h15-15h00 vizito; 15h00-16h00 ludoj (inter aliaj, li ludigos iujn simplajn kaj interesajn ludojn, tre taŭgajn por instrui esperantajn vortojn). La kosto estos po 10 frankoj persone.

La Muzeo de la Ludoj estas atingebla per kvin- ĝis dekminuta promeno el la stacidomo de la urbeto La Tour-de-Peilz, apud Vevey. La muzeo, en mezepoka kastelo, konservas ĉarmegajn ekzemplerojn de ludoj antikvaj kaj modernaj el diversaj landoj (Hindio, Afriko, Ĉinio, ktp). Antaŭ­e kaj poste eblas resti en la belega parko ĉirkaŭ­ la kastelo, aŭ­ aldoni alian programeron, kiel la proksimajn Kastelon de Chillon aŭ Alimentarium de Nestlé. Pliaj informoj en www.museedujeu.com

[HeKo 427 3-B, 3 mar 10] 

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0447 s s 
  Total: 0.0590 s s