Esperanta Civito

La Civita banko en konferenco pri evoluigo

Fonduso Pro Esperanto (FPEF) estis akceptita inter la partoprenontoj en la Konferenco pri kooperado al evoluigo, okazonta en Svislando fine de augusto 2006

La Konferenco, sub la egido de la Svisa Sekretariato pri Ekonomiko, okupiĝos pri la financa partnereco inter la nordo kaj la sudo de la mondo, alternativaj ŝparado kaj investado. Inter la specifaj temoj: "Fruktodona partnereco", "Evoluiga strategio en Nikaragvo", "Sinergioj inter kapitalo kaj koni kion", "Alkroĉo du- kaj multflanka: komplementeco anstataŭ antagonismo".

Fonduso Pro Esperanto, la "Civita banko", estas sekura kanalo en Esperantio por la eta investado en la Tria Mondo, speciale en Afriko.

"FPEF trovas sponsorojn por la klerigo de la afrikaj esperantistoj, por ke ili povu partopreni en Esperantologiaj Semajnoj, ekzemple. FPEF trovas mecenatojn por helpi en individuaj kazoj. FPEF povas alprunti monon por realigi individuajn entreprenetojn." klarigas fonto el la Fonduso. "Konsilado fariĝas grava parto de nia aktiveco. Se iu sin turnas al ni por, ekzemple, starigi butikon de frizistino, ni helpas prepari buĝeton, surbaze de kiu la persono perceptas ĉu vere la iniciato konvenas aŭ ne. Fundamenta postulo estas la konstato, ke la koncernat(in)o efektive kompetentu pri sia fako."

Al la demando, ĉu FPEF financus tian iniciaton, kia estis "Indiĝenaj Dialogoj", venas la respondo: "Ĝis nun rajtas havi konton ĉe FPEF (do kaj deponi kaj prunti) nur paktintaj establoj kaj individuaj Civitanoj. Ĉi tiu kondiĉo estas necesa, ĉar la gekunlaborantoj de FPEF laboras nur volontule, sen salajro -- do nur pro solidareco al Esperantianoj, ne al kiu ajn esperantisto".

Plia demando "Ni supozu, ke afrikano havas konton ĉe FPEF, kaj samtempe li ŝuldas monon al la Esperanta Civito. Iu sendas sumon donace al tiu konto. Ĉu FPEF retenus aŭ konfiskus tiun sumon, pretekstante ke ĝi apartenas al la Civito?" estas tiele respondita: "Tute ne. Tio estus financa delikto. Gravaj bankoj en Italio estis lastatempe kondamnitaj pro tio, kadre de la kazo Parmalat: la entrepreno ricevis monon de privatuloj por la acheto de la Parmalat-obligacioj, sed la bankoj retenis tiun monon por repagi al si ŝuldon de Parmalat pro antaŭaj pruntoj."

Informoj pri Fonduso Pro Esperanto ankaŭ tra nia redakcio.

[HeKo 306 3-C, 15 jul 06]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0594 s s