Esperanta Civito

Triamondano forpelis triamondanon

La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prof. Probal Dasgupta, jam delonge deklaris la togolandan UEA-komitatanon Koffi Gbeglo "persona non grata". La plej ĵusa apliko de tiu deklaro konsistas el la forpelo de c-ano Gbeglo el la UEA-komitata diskutlisto, kie li iĝis pasiva leganto, praktike kiel ajna esperantisto, ĉar tiu diskutlisto estas publike legebla.

Unuiĝo por Esperanto en Togolando jam siatempe esprimis sian konfidon al Gbeglo, rifuzante la inviton de la UEA-prezidanto elekti novan komitatanon. Tiun solidarecon ree esprimas la suba mesaĝo.

La estraro de UEA igis nur observanto, la komitatanon A de UEA por Togolando, s-ron GBEGLO Koffi. La komitato de UTE surpriziĝas, ke tian gravan decidon prenis la prezidanto de UEA sen antaŭa sciigo al UTE. Aldone al la aktuala sinteno de UEA, menciindas la ne apero de informoj (raportoj) de UTE en la revuo "Esperanto", la vakeco de la posteno de la ĉefdelegito en Togolando. Tial:

1) La komitato [de UTE] postulas de la estraro de UEA revizii sian decidon, por ke GBEGLO Koffi rehavu ĉiujn siajn rajtojn kiel UEA komitatano laŭ la statutoj de UEA.

2) La komitato [de UTE] petas de la estraro de UEA, ke ĝi klarigu kial ĝi tiel kondutas al UTE pri la ne apero de informoj rilate al UTE en la revuo, pri la vakeco de la posteno de la ĉefdelegito en Togolando.

Respondon UEA nepre sendu al UTE ĝis la 30a de aprilo 2010.
Farita en Lomé, la 27an de marto 2010
Por la komitato,
La ĝenerala sekretario de UTE
AGBOLO Apélété

[HeKo 431 2-A, 28 mar 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0393 s s 
  Total: 0.0538 s s