Esperanta Civito

Ekis la Internacia Junulara Festivalo


Plurdeko da gejunuloj partoprenas ekde hodiaŭ en la Internacia Junulara Festivalo, okazanta en Roncegno apud Trento (Italio). "Ni estas malpli ol kutime" klarigas Francesco Lorenzon el la organiza teamo "ankaŭ ĉar negative influis la pasintjara nuligo de la festivalo en Abruco, pro la tiea tertremo". Laŭ Michele Gazzola, kiu ĝis antaŭ du jaroj aktivis en la estraro de Itala Esperantista Junularo, "ĉiam la festivaloj ĉe la maro altiras multe pli da partoprenantoj ol tiuj en montaro". Ronĉenjo situas en pitoreska alpa pejzaĝo, kiel vilaĝo kun malpli ol tri mil loĝantoj ne facile atingebla per publikaj veturiloj, eĉ ne taksio.

La profesia aktiveco de Francesco Reale ĉe la Muzeo de la Ludoj en Svislando inspiras apartan atmosferon paralele al la programo kaj eĉ ene al ĝi: rolludoj, mondaj strategiaj ludoj kaj almenaŭ unu tablo ĉiam okupita pro societaj ludoj. Kaj la iniciatinto de la unua IJF antaŭ pli ol tridek jaroj, Brunetto Casini, mem ĉeestas por gvidi esperanto-kurson al komencantoj. Efektive li ne estas la sola veterano: krom "eternaj junulantoj" kiel Kim Henriksen, ne mankas eĉ 80-jarulo el iama GDR: ĉu la viktimo en la hodiaŭa rolludo "Murdfesto"?

Pli akademian nivelon provizas Davide Astori, esploristo ĉe la universitato de Parmo, prelegonte pri diversaj temoj: la hebrea alfabeto, gematrio, Babelo el la esotera vidpunkto,  Zamenhof inter la hebrea kaj liberpensa tradicioj. Prof. Astori kontribuis ankaŭ al la unua simpozio pri homaranismo, kies aktoj situas en la unua numero de "Homarane".

Ne italoj riĉigas la programon precipe en ĝiaj muzikaj kaj spektaklaj partoj.

[HeKo 431 6-A, 1 apr 10]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0555 s s