Esperanta Civito

Nederlanda vojo al la fina benko

En Nederlando ekzistis unu el la plej fortaj esperanto-komunumoj en la mondo. Laŭ atesto de Teo Jung en "Ĉiu ĉiun" probable en Hago du procentoj de la populacio scipovis esperanton almenaŭ je nivelo A2, kiel difinus la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. Foje Teo Jung babilis en nia lingvo kun hagano surstrate, kiam alproksimiĝis tria esperantisto. Nur post duona horo la tria komprenis ke Jung ne estas nederlandano. Li multe miris, ke en Hago oni povas renkonti eĉ eksterlandanon kiu parolas en esperanto...

El la diversaj naciskalaj movadoj nuntempe rezistas nur unu, Esperanto Nederland. Konstatinte la regreson, en 2009 ĝia ĝenerala asembleo komisiis laborgrupon fari proponojn por la estonteco. Laŭ s-ino Ans Bakker, "la laborgrupo prenis kiel elirpunkton la Pragan rezolucion kaj tiun de Gotenburgo. "Optimuma monda komunikado, konservante identecon" estas la slogano kiu ĉefrolas". La laborgrupo elkovis tiaj ideojn:
- uzi la nederlandan lingvon, por ne ŝajni sekto;
- eviti la vorton "Esperanto" en la nomo de la Asocio.

Laŭ tiuj bravaj finvenkistoj, inspiritaj de la Manifesto de Prago, tiuj drastaj novaĵoj "faciligas kunlaboron kun neesperantistoj kaj instancoj, kaj ebligas rigardi eksteren kaj unuigi la fortojn favore al kontaktoj kun Eŭropaj instancoj kaj kun instancoj kiuj defendas la nederlandan lingvon". Nature, necesus "kunlabori kun la Flandroj rilate al la regiono de la nederlanda lingvo".

La nunaj nederlandaj finvenkistoj simple kaj sincere volas konformiĝi al tio, kio devus esti Universala Esperanto-Asocio laŭ la Manifesto de Prago: internacia neregistara organizo por la defendo de la lingva diverseco, kiu praktike tradukiĝas al multlingvismo. Dum Zamenhof kredis je la neceso forigi la malbenon de Babelo, por la nunaj UEA-anoj orientitaj laŭ la Manifesto de Prago Babelo estus beno...

La raŭmistoj, kiel efektivaj heredantoj de la penso de Zamenhof, agas laŭ multe pli esperiga direkto. Firme kredante ke esperanto estas kulturlingvo kaj identigilo, ili realigis la unuan parton de la idealo de Zamenhof, sekulariginte ĝin: naskiĝis nova popolo danke al nova lingvo -- kaj ĝin reprezentas la Esperanta Civito. La raŭmistoj entuziasme plu laboras por la dua parto de la zamenhofa idealo. Kiu volas kontribui, tiu estas bonvena. Kiu preferas sidi sur la fina benko, tiu nun konas la vojon.

[HeKo 436 9-A, 9 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0566 s s