Esperanta Civito

Pola Radio haltigis la esperanto-elsendojn

Laŭ la decido de la superuloj de Pola Radio, ekde morgaŭ la sola salajrata laboranto de ĝia Esperanto-redakcio, Gabi Kosiarska, kaj kelkaj aliaj dungitoj okupiĝos pri laboroj ligitaj kun ŝanĝoj en la interreta portalo de la Radio. La funkciado de la Esperanta servo estas frostigita por la daŭro de tiu nova tasko, kies longeco ne estas precize difinita.

En la paĝaro de la Esperanto-redakcio intertempe aperados ripetoj de programeroj, supozeble lunde, merkrede kaj vendrede. Oni flegas la esperon, ke post kelka tempo ĉiuj, kiuj estis komisiitaj pri la nova tasko, povos reveni al siaj kutimaj okupoj, interalie Gabi Kosiarska al la Esperanta sekcio.

La Esperanto-elsendoj de Pola Radio komenciĝis en aprilo 1959, sojle de la Zamenhof-jubilea UK en Varsovio. Ĝis hodiaŭ ili estas ege popularaj kaj elstare kontribuis al la diskonigo de Pollando kaj ankaŭ al la informado pri la Esperanto-vivo. En 1993 UEA premiis la Esperanto-redakcion per la prestiĝa Premio Deguĉi. Bona pruvo pri la daŭra populareco de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio estas la kreo de ties amikaro en Facebook, al kiu en nuraj tri monatoj aliĝis pli ol 800 ŝatantoj.

(fonto: GaKo de UEA)

[HeKo 437 8-A, 16 maj 10]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0195 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0814 s s 
  Total: 0.1009 s s